Before Night Falls
Before Night Falls | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Before Night Falls |
Originala lingvo | angla lingvo • hispana lingvo • franca lingvo • rusa lingvo |
Kina aperdato | 3 sep. 2000, 29 jan. 2004 |
Ĝenro | filmbiografio, drama filmo, samseksemeca filmo, amafera filmo |
Kameraado | Xavier Grobet |
Reĝisoro(j) | Julian Schnabel |
Produktisto(j) | Jon Kilik |
Scenaro | Julian Schnabel |
Filmita en | Nov-Jorko • Meksiko |
Loko de rakonto | Nov-Jorkio • Kubo |
Muziko de | Carter Burwell |
Rolantoj | Javier Bardem • Olivier Martinez • Andrea Di Stefano • Johnny Depp • Michael Wincott • Diego Luna • Sean Penn • Héctor Babenco • Sebastián Silva • Pedro Armendáriz Jr. • Jerzy Skolimowski • Najwa Nimri • Benjamín Benítez • John Ortiz • Vincent Laresca • Diahnne Abbott • Patricia Reyes Spíndola |
Honorigoj | Granda premio de ĵurio (festivalo de Venecio) • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Before Night Falls estas usona biografia drama filmo de 2000 reĝisorita de Julian Schnabel. La filmo estas bazita kaj sur samnoma membiografio Antes que anochezca de Reinaldo Arenas — publikigita en angla en 1993 — kaj sur la dokumentaro de Jana Boková de 1990 nome Havana.
La scenaron kunverkis Schnabel, Lázaro Gómez Carriles kaj Cunningham O'Keefe. En la filmo stelulas Javier Bardem (en sia internacia eksterlanda filmodebuto, kaj kiu estis nomumita por Oskar-premio por la Plej Bona Aktoro), Johnny Depp, Olivier Martinez, Andrea Di Stefano, Santiago Magill kaj Michael Wincott. La filmo havis sian tutmondan premieron en la Venecia Internacia Kinfestivalo de 2000.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En la filmo, Arenas naskiĝas en Orienta Provinco, Kubo en 1943 kaj edukiĝis sole fare de sia patrino kaj de ŝiaj gepatroj, kiuj baldaŭ translokigis la tutan familion al Holguín. Translokiĝinte al Havano en la 1960-aj jaroj por pluigi siajn studojn, Reinaldo ekesploris siajn ambiciojn, same kiel sian seksecon. Ricevinte honoran mencion en verkokonkurenco, Arenas ekhavis oportunon por publikigi sian unuan verkon. Pere de sia verkado kaj amikeco kun aliaj malfermaj samseksemuloj, kiel Pepe Malas kaj Tomas Diego, Arenas sukcesis trovi sin mem.
La politika klimato en Kubo iĝis pli kaj pli danĝera, kaj en la komencaj 1970-aj jaroj Arenas estis arestitaj pro akuzo de seksaliro al minoritatuloj, kaj pro publikado eksterlande sen oficiala permeso. En la sekva jardeko, li eniris kaj eliris el prizono, klopodante malsukcese forlasi la landon kelkajn fojojn. En 1980, Arenas finfine lasas Kubon irante al Usono, startigante novan vivon kun sia proksima amiko Lázaro Gómez Carriles. Kelkajn jarojn poste, Arenas ricevis diagnozon de Aidoso, kaj post pasigi kelkajn jarojn suferante li mortis en 1990.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Javier Bardem kiel Reinaldo Arenas
- Olivier Martinez kiel Lázaro Gómez Carriles
- Johnny Depp kiel Bon Bon / Lt. Víctor
- Héctor Babenco kiel Virgilio Piñera
- Andrea Di Stefano kiel Pepe Malas
- Santiago Magill kiel Tomás Diego
- John Ortiz kiel Juan Abreu
- Manuel González kiel José Lezama Lima
- Francisco Gattorno kiel Jorge Camacho
- Marisol Padilla Sánchez kiel Margarita Camacho
- Michael Wincott kiel Herberto Zorilla Ochoa
- Pedro Armendáriz Jr. kiel avo de Reinaldo
- Sean Penn kiel Cuco Sanchez
- Najwa Nimri kiel Fina Zorilla Ochoa
- Diego Luna kiel Carlos