Begoniacoj
Aspekto
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
begonio Begonia L. | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La begoniacoj[2] (latine Begoniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kukurbaloj (Cucurbitales). Ĝi enhavas 2 aŭ 3 genrojn kaj ĉirkaŭ 1600 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas begonio[2].
Tiuj plantoj estas dioikaj tropikaj herboj, arbustoj kaj arbedoj kun nesimetriaj folioj. Multaj specioj estas ornamplantoj, subvitre aŭ enĉambre kulturataj. Ovario sube staranta.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (20 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Cucurbitales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kukurbaloj
- Begoniaceae C.Agardh - begoniacoj
- Begonia L. - begonio[2]
- Begoniella Oliv. - begonielo**
- Hillebrandia Oliv. - hilebrandio
- Begoniaceae C.Agardh - begoniacoj
- Cucurbitales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kukurbaloj
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.