Behistuno
Etoso
Behistuno · | |||
---|---|---|---|
![]() la historia karavanejo de Behistuno
| |||
urbo de Irano | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | Kermanŝaho | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 942 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 24′ N, 47° 27′ O (mapo)34.39972222222247.445 [+] | ||
Alto | 1 297 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Behistun_Inscription_in_Persia_ca._520_BC-_UNESCO_World_Heritage_Site.jpg/300px-Behistun_Inscription_in_Persia_ca._520_BC-_UNESCO_World_Heritage_Site.jpg)
Behistuno (perse , Bīsotūn; altpersisch Bagastāna), ankaŭ alilingve Behistun, Behistan aŭ Bisotun, malnovperse Bagistana ("loko de la dioj" aŭ "loko de dio") estas urbeto (persa : ŝahr) en Irano. La loĝloko situas en la centra parto de la Zagros-montaro, proksimume 30 kilometrojn oriente de la urbo Kermanŝaho en la samnoma provinco, en la okcidenta parto de la lando, relative proksime al Irako. Apude estas la Behistun-surskribo el la 6-a jarcento antaŭ nia erao, kiu estas sur la Monda heredaĵo-listo de Unesko. En Behistuno troviĝas ankaŭ restaŭrita karavanejo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/Rock_Inscription_at_Bisotun%2C_Persia%2C_a_steel_engraving%2C_1860.jpg/300px-Rock_Inscription_at_Bisotun%2C_Persia%2C_a_steel_engraving%2C_1860.jpg)
bildigo de la Behistun-surskribo el 1860