Belflugila aramido
Belflugila aramido | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aramides calopterus Sclater, PL & Salvin, 1878 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Belflugila aramido (laŭ la latina scienca nomo Aramides calopterus, ankaŭ nomita Ruĝflugila aramido, Belflugila arbarralo, Ruĝflugila arbarralo, kaj surloke cotara alirrufa) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1][2] Ĝi troviĝas en riveroj de Brazilo, Ekvadoro kaj Peruo.[3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Belflugila aramido estas monotipa.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La ruĝflugila aramido estas 31 ĝis 35 cm longa. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj havas flavverdan bekon, ruĝan okulirison, kaj koralruĝajn krurojn kaj piedojn. La fronto de ilia vizaĝo kaj ilia brusto kaj ventro estas malhelgrizaj, kun blanka gorĝo. La cetero de ilia vizaĝo, la flankoj de ilia kolo kaj la supraflugilaj kovriloj estas brilruĝecaj. Ilia dorso estas brunec-oliveca kaj iliaj pugo, vosto kaj subvostaj kovriloj estas nigraj.[4][5]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La ruĝflugila aramido troviĝas en la okcidenta Amazona baseno, en orienta Ekvadoro, nord- kaj centra orienta Peruo, kaj la okcidenta parto de la brazila ŝtato Amazonas. Ĝi loĝas laŭsezone inunditan igapó-arbaron kaj aliajn arbarspecojn laŭ riveretoj.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
- ↑ HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
- ↑ Ridgely, Robert S.. (2001) The Birds of Ecuador: Field Guide II. Ithaca: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-8721-7.
- ↑ 5,0 5,1 Taylor, B. (2020). Red-winged Wood-Rail (Aramides calopterus), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 15an de Oktobro, 2022
|