Saltu al enhavo

Belga Ligo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Belga Ligo Esperantista (BLE) estis belga Esperanto-asocio fondita la 30-an de julio 1905 inter aliaj de Maurice Seynaeve. Inter la unuaj estraranoj estis Amatus van der Biest-Andelhof, prezidanto, Léon Champy, sekretario, Antoon Jozef Witteryck, vic-prezidanto, pastro Austin Richardson, vic-prezidanto kaj Oscar van Schoor, kasisto. En 1914 la ligo havis 1500 membrojn.[1] Per Reĝa Decido de la 7-a de junio 1935 ĝi ricevis la rajton porti la titolon 'Reĝa'. La ligo iĝis asocio sen profita celo en 1936 (Belga Ŝtatgazeto de la 27-a de junio 1936).[2] En 1962 la ligo silente mortis kaj donis vivon al la nove fondita Belga Esperanto-Federacio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La Flandre Libérale, Gent, 6 junio 1914, komuniko dum la landa kongreso en Mechelen.
  2. Belga Esperantisto septembro 1936, p. 67.
  3. Krantenartikel mei 1947, FelixArchief, Antwerpen, document 2233-14, 1 blz.
  4. Foto's en gedrukt theaterprogramma Esperantocongres te Brugge, 1952, FelixArchief, Antwerpen, bundel 2233-243

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Anonimulo 1926 : La Panne. Coxyde - Oostduinkerke : la ĉarmonplenaj marbanlokoj de la sudbelga marbordo: gvidlibreto eldonita okaze de la XVe kongreso de Belga Ligo Esperantista, La Panne 23, 24 de majo 1926, Imprimerie R. De Cuman, 8 p.
  • Anonimulo 1964 : 46-a Belga Esperanto-kongreso : 16an-17an-18an de majo Pentekosto 1964, Lieĝo