Bella vireo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() Bella vireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo bellii (Audubon, 1844) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bella vireo (Vireo bellii)[1] estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Ĝi estas 12–13 cm longa olivecgriza supre kaj blankeca sube (kio estas kutima protekta bildo ĉe tiu familio) kun flava nuanco ĉe flankoj. Ĝi havas svagan blankan okulringon kaj svagajn blankajn flugilstriojn. Ĝi havas mallongajn rondoformajn flugilojn kaj mallongan rektan bekon.
Tiu birdo ricevas la nomon el Audubon laŭ la nomo de John Graham Bell, kiu akompanis lin dum sia veturado laŭ la Rivero Misuro en la 1840-aj jaroj.
La Malgranda bella vireo (Vireo bellii pusillus), estas endanĝerita subspecio de Suda Kalifornio. Konsidero de la Bella vireo estis grava faktoro en kelkaj projektoj de terdisvolviĝo, dum ĉe la Malgranda bella vireo okazis pliiĝo de paŝtejoj. Ili loĝas ĉe rojoj, salikoj, ĉeriveraj arbaretoj kaj duaranga vegetaĵaro ĉe tropikaj arbaroj.
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]La Bella vireo faras bone kamuflitan neston sed se oni trovas ĝin tiu birdo defendas sian teritorion kontraŭ entruduloj. La Brunkapa molotro uzas la nestojn de la Bella vireo kiel siaj propraj ideoj. La Bella vireo ofte uzas arbustojn de venena kverko aŭ vitojn kiel nestolokojn.[2]
La nesto estas sakoforma kaj pendita el branĉoj en forko. La ino demetas 2 al 5 blankajn ovojn kun brunaj makuletoj. La kovado daŭras 11 al 13 tagojn; la idoj restas en la nesto dum 13 tagoj antaŭ elnestiĝo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Vireo bellii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10a Majo 2006. Preskaŭ minacata
- C.Michael Hogan (2008) Western poison-oak: Toxicodendron diversilobum, GlobalTwitcher, ed. Nicklas Stromberg [1] Arkivigite je 2009-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Speciinformaro pri Bella vireo - Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Bella vireo - Vireo bellii - USGS Patuxent Bird Identification InfoCenter
- Informaro pri Bella vireo - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
- Fotaro de Bella vireo - VIREO
- Bell's Vireo resumo Arkivigite je 2011-05-21 per la retarkivo Wayback Machine - Wisconsin Dept of Natural Resources
- Foto-Alta Rez--(deproksime) Arkivigite je 2009-01-10 per la retarkivo Wayback Machine; Artikolo Arkivigite je 2008-07-24 per la retarkivo Wayback Machine - U.S. Fish and Wildlife Service-(So. California)
|