Bellaria-Igea Marina
Aspekto

Bellaria-Igea Marina | |
![]() | |
komunumo de Italio ![]() | |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Regiono | Emilio-Romanjo (2005) |
Provinco | RN Rimini (2005) |
Geografia situo | 44° 9′ N, 12° 27′ O (mapo)44.1512.45Koordinatoj: 44° 9′ N, 12° 27′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 3 m [+] |
Areo | 18 (2005) km² |
Loĝantaro | 19 455 (2023) |
Loĝdenso | 1071 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Igea Marina (2005) |
Najbaraj komunumoj | Rimini, San Mauro Pascoli (FC) (2005) |
Patrono | Sant'Apollonia |
Festa tago | 9-a de februaro (2005) |
Nomo de loĝantoj | bellariesi |
Poŝtkodo | 47814 |
Imposta kodo | A747 |
Kodo laŭ ISTAT | 099001 |
Telefona prefikso | 0541 |
Estro | |
Retpaĝo | http://www.comune.bellaria-igea-marina.rn.it/ |
Bellaria-Igea Marina estas komunumo de Italio. Ĝi situas ĉe la bordo de Adriatiko en provinco Rimini, ĉirkaŭ 15 km norde de urbo Rimini.

La komunumo koncentriĝas pri marborda turismo. Ĝi konsistas el la partoj Bellaria, Igea Marina, Bordonchio kaj Cagnona. Inter Bellaria kaj Igea Marina fluas rivero Uso.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bellaria kaj Igea Marina situas ĉe loka fervoja linio inter Rimini kaj Ravenna. Al Rimini ekzistas antaŭurba aŭtobusa linio. La stacio Rimini Nord/Bellaria de aŭtovojo A14 situas je distanco de ĉirkaŭ 10 km. Longdistancaj trajnoj haltas en Rimini, kiu posedas ankaŭ la plej proksiman flughavenon.
Esperanto-vivo
[redakti | redakti fonton]En 1999 en Bellaria okazis la 23-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperanto-Junularo, lige al la 5-a itala studadsesio de AIS San-Marino.

Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- komunuma retejo Arkivigite je 2007-12-23 per la retarkivo Wayback Machine