Saltu al enhavo

Beltenebros (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beltenebros
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Antonio Muñoz Molina
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Loko de rakonto Madrido
vdr

Beltenebros estas hispana romano de 1989,​ verkita de Antonio Muñoz Molina.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Darman, brita eks-militisto en la tendaro de la Dua Hispana Respubliko dum la Hispana Enlanda Milito, eksmembro de la spiona servo, kaj nuna membro de la PCE en la ekzilo, vivas retiriĝinta en Brighton. Sed li pluas je la servo de la partio, kaj agadas, foje, kiel sendito kaj murdisto. Tiel dum la milito, li mortigis Walter, akuzita je perfido. Dudek jarojn poste li estas denove sendita al Madrido por mortigi iun Andrade, same akuzita je perfido. Darman suferos kontraŭajn sentojn, kiam li ekkonas la estontan murdoton kaj lian amantinon, la kantistino Rebeca Osorio, kiu estas filino de alia Rebeca kiun li konis en sia antaŭa estado en Hispanio. En ambaŭ okazoj, okazas arestoj de membroj de la PCE, ŝajne pro la agado de enfiltrulo metita de la mistera kaj ĉiopova policestro Ugarte. Finfine, Darman malkovras la senkulpon de Walter kaj Andrade, same kiel la identeco de Ugarte.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La romano estis adaptita al kino en 1991 fare de Pilar Miró, en samnoma filmo, ĉefrolulita de Jorge de Juan, José Luis Gómez kaj Patsy Kensit.

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beltenebros (novela) en la hispana Vikipedio.