Saltu al enhavo

Belvidejo Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belvidejo Majo
ĉeĥe Vyhlídka Máj
belvidejo
Roka belvidejo Majo ĉe Teletín
Oficiala nomo: Belvidejo Majo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Benešov
Municipo Teletín
Historia regiono Bohemio
Parto de NP Mezo de Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Rivero Vultavo
Situo Belvidejo Majo
 - alteco 448 m s. m.
 - koordinatoj 49° 49′ 51″ N 14° 27′ 21″ O / 49.83083 °N, 14.45583 °O / 49.83083; 14.45583 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vyhlídka Máj
Portalo pri Ĉeĥio

Belvidejo Majo (ĉeĥe Vyhlídka Máj) troviĝas proksimume 1 km okcidente de vilaĝo Teletín. El tiu ĉi roka belvidejo estas unu el la plej konataj belvidoj al meandroj de rivero Vultavo en eksaj Sanktajohanaj fluoj, hodiaŭ inundigitaj de akvoj de akva rezervujo Štěchovice. La vidojn el tiu ĉi belvidejo eblas ekvidi en multaj turismaj prospektoj kaj kalendaroj dediĉitaj al belecoj de la vultava valo.

La belvidejo estas alirebla tra deflankiĝejo longa proksimume 1,5 km el la flava turisma marko flava turisma marko kondukanta el Teletín ĝis Třebsín. Eblas mallongigi la vojon proksimume je 1 km sur la devena kampa vojo kondukanta nun laŭlonge laŭ paŝtejo kun bovinejo al arbaro, barita per elektra barilo, kie post alveno en la arbaron eblas alligi al iama deflankiĝejo de la flava turisma marko kondukanta al la belvidejo.

Laŭ la artikolo aktualigita al la jaro 2013 la belvidejo estis atingebla sur la flava turisma vojo el vilaĝo Teletín en longeco 2,1 km, dum kio tra mallongogo tra la paŝtejo eblas la distancon mallongigi al 1 km. Antaŭe onidire kondukis la markita turisma vojo rekte tra herbejo, sur kiu hodiaŭ estas paŝtejo.[1] En la turisma mapo de KČT n-ro 38 (Hřebeny kaj akva rezervujo Slapy) la devena gvidado de la vojo tra la hodiaŭa paŝtejo inkluzive de la deflankiĝejo el la barilo surrande de la arbaro estas kaptita ankoraŭ en la 3-a eldono (jaro 2001), dume la 4-a eldono (2006) jam deflankiĝas la ĉefan vojon kaj al la belvidejo la markita deflankiĝejo ne kondukas.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Luboš Moravec: Vyhlídka Máj, iTras.cz, poslední aktualizace 7. října 2013, přístup v červnu 2020

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]