Bence Adorján
Bence Adorján | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de aŭgusto 1989 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1946) |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero ekonomikisto futurologo |
Bence Adorján, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Adorján Bence, estis hungara ekonomikisto, elektrinĝeniero.
Bence Adorján[1] naskiĝis la 14-an de septembro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bence Adorján maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1939, poste li havis administrajn taskojn en uzinoj ĝis 1948, dum li akiris ekonomian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1946, pli frue en 1942 li havis stipendion en Peruĝo. Inter 1948–1957 li estis postenulo en kvazaŭministerio, dum en 1951 li akiris librotenistan licencon, ekonomplanistan licencon post 2 jaroj, eĉ li doktoriĝis en la universitato en 1955. Inter 1957–1968 li laboris en akademia instituto, poste en alia instituto ĝis la pensiuliĝo en 1981. Intertempe li akiris elektrinĝenieran diplomon en la universitato, li kandidatiĝis en 1976 kaj doktoriĝis en 1985 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En la 1980-aj jaroj li strebis disvastigi la komputilojn en la ekonomika planado. Lia edzino naskis 2 gefilojn, li vidviĝis en 1975. Li ricevis 2 premiojn en 1969 kaj 1979.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar vegyipar fejlődésének lehetőségei. (disertaĵo, 1946)
- A beruházások hatékonyságának kérdéséről. (kunaŭtoro, 1952)
- Szélessávú impulzuserősítő. (1957)
- A termelés koncentrálásának új szervezési irányai. (1968)
- Számítástechnika tegnap, ma, holnap. (monografio kaj disertaĵo, 1977)
- Műszaki-gazdasági és társadalmi kölcsönhatások érvényesülése a számítástechnikában. (ankaŭ disertaĵo, 1985)
Patento
[redakti | redakti fonton]- Többutas koaxiális kapcsoló. (kun aliaj 2 personoj, 1965)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM39758 hungarlingva datenaro de muzeo