Benedek Sebestyén
Aspekto
Benedek Sebestyén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1937 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 31-an de julio 2011 |
Okupo | |
Okupo | kalvinana pastro skulptisto pentristo |
Benedek Sebestyén [ŝebestjEn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sebestyén Benedek estis hungara skulptisto, kalvinisma pastro, laboristo.
Benedek Sebestyén [1] naskiĝis en 1937 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de julio 2011.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Benedek Sebestyén post lernado iĝis faklaboristo en uzino. En 1956 li studis teologion, kiun iom poste interrompis kaj li finis ĝin nur en 1986. En tiu periodo libertempe li verkis poemojn kaj pentradis. Li komencis sian pastran karieron en Csepel (distrikto), poste en Nagykáta. En la pastra periodo li kreis ankaŭ skulptaĵojn. Li ricevis urban premion de Nagykáta en 1996. Li pensiuliĝis en 1999, poste li translokiĝis al Budapeŝto, sed li kreis plu skulptaĵojn. Li havis edzinon.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- busto pri Gábor Mátray (Nagykáta, 1996)
- busto pri Lajos Kossuth (Makád (vidu la bildon!), ankaŭ en Tápiószele)
- Stefano la 1-a (Hungario) (Tápiószentmárton, 2000) [1]
- ŝtona busto pri Atilo la Huno (kopiaĵo, Tápiószentmárton)
- ŝtona busto pri Arpado (kopiaĵo, Tápiószentmárton, 1998)
- ŝtona busto pri Béla la 4-a (Hungario) (kopiaĵo, Tápiószentmárton)
- ŝtona busto pri Matiaso la 1-a (Hungario) (kopiaĵo, Tápiószentmárton, 1998)
- ŝtona busto pri István Werbőczy (kopiaĵo, Tápiószentmárton)
- memortabulo kaj busto pri Francisko Rákóczi la 2-a (Szentmártonkáta, 2000/2004)
- reliefo pri János Arany (Szentmártonkáta)
- busto pri János Bottyán Szentlőrinckáta
- skulptaĵo pri Elizabeto de Aŭstrio-Hungario (Transilvanio, 2005)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-16. Alirita 2018-08-16 .