Benedikto la 2-a
Aspekto
Benedikto la 2-a | ||
---|---|---|
81-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de la 29-a de junio 684 | |
ĝis la 8-a de majo 685 | ||
Antaŭulo | Leono la 2-a | |
Sekvanto | Johano la 5-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ la jaro 635 en Romo | |
Morto | la 8-an de majo 685 en Romo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Benedikto la 2-a, latine Benedictus II (Benedictus secundus), naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 635 en Romo kaj mortis la 8-an de majo 685. Li estis papo de la 29-a de junio 684 ĝis sia morto en 685, nur iom pli ol 10 monatojn. En tiu funkcio antaŭis lin Leono la 2-a kaj sekvis lin Johano la 5-a. Preskaŭ nenion oni scias pri Benedikto antaŭ la papeco, krom ke li estis pastro kaj fama per siaj konoj pri la Biblio. En jaro 683 li estis elektita papo, sed nur en 684 li iĝis episkopo kaj devis atendi aprobon de bizanca imperiestro Konstantino la 4-a por iĝi papo. Postmorte li deklariĝis katolika sanktulo.