Bento de Jesus Caraça
Bento de Jesus Caraça | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1901 en Vila Viçosa |
Morto | 25-an de junio 1948 (47-jaraĝa) en Lisbono |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Portugalio |
Alma mater | Universitato Teknika de Lisbono |
Okupo | |
Okupo | matematikisto ekonomikisto |
Bento de Jesus CARAÇA GCSE • GOL (Vila Viçosa, 18-a de aprilo 1901 — Lisbono, 25-a de junio 1948) estis portugala matematikisto, universitata profesoro, kontraŭfaŝista reaistanto kaj aktivulo de la Komunista Partio de Portugalio. Estas biblioteko kun lia nomo en Moita kaj lernejaro tra la tuta lando, kun sidejo en Lisbono, kaj filioj en Seixal, Barreiro, Beja, Porto ktp.
En la 20a de julio 2013, lia naskodomo estis rekuperita, kaj tie estas montro de liaj verkoj kaj fotografioj en (Casa Museu Bento de Jesus Caraça).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li gradiĝis en 1923, en la Instituto Superior de Comércio, poste Instituto Superior de Economia e Gestão de la Universidade Técnica de Lisboa, nun arigita en la Universitato de Lisbono. En 1936 li fondis la Núcleo de Matemática, Física e Química kun aliaj ĵusaj doktoroj de fakoj matematiko kaj fiziko. En 1938, kun la profesoroj Mira Fernandes kaj Beirão da Veiga, fondis la Centro de Estudos de Matemáticas Aplicadas à Economia, kiun li estris ĝis oktobro 1946, kiam ĝi estis nuligita fare de la diktatura registaro.[1]
En 1940, kun la profesoroj António Aniceto Monteiro, Hugo Baptista Ribeiro, José da Silva Paulo kaj Manuel Zaluar Nunes, fondis la revuon Gazeta de Matemática. En 1941 li fondis la "Biblioteca Cosmos", por eldonado de libroj de scienca kaj kultura popularigo, kiu publikigis 114 librojn, per totala kvanto de 793 500 ekzempleroj. Li kunlaboris ankaŭ en la revuoj Técnica, Gazeta de Matemática, Seara Nova, Vértice kaj Revista de Economia.
En 1943 kaj ĝis 1944 li iĝis vicprezidanto de la Sociedade Portuguesa de Matemática kun Aureliano de Mira Fernandes.
En 1946 li estis arestita de la politika polico PIDE kaj, oktobre samjare li estis elpostenigita de profesoro katedra de la Instituto Superior de Ciências Económicas e Financeiras.[2]
Li mortis en Lisbono, la 25an de junio 1948, pro kormalsano.[3]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1930 Interpolação e Integração
- 1933 A Cultura Integral do Indivíduo - Problema central do nosso tempo Arkivigite je 2021-10-07 per la retarkivo Wayback Machine, programo por kultura, scienca kaj pedagogia interveno.
- 1935 Lições da Álgebra e Análise.
- 1937 Cálculo Vectorial.
- 1941 Conceitos Fundamentais da Matemática Arkivigite je 2016-09-10 per la retarkivo Wayback Machine
- 1978 - Conferências e Outros Escritos
Nepublikigitaj kaj disaj
[redakti | redakti fonton]- PEDROSO, Alberto (eld. lit.). Bento de Jesus Caraça: Semeador de Cultura e de Cidadania : Inéditos e Dispersos. Porto: Campo de Letras, 2007. (ISBN 978-989-625-128-4)
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Bento de Jesus Caraça: Galileo Galilei. Scienca kaj morala valoroj de lia verko. El la portugala tradukis Manuel de Freitas. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1948. 62 paĝoj, 1 faldfolio.
|
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Morgado, José, Para a História da Sociedade Portuguesa de Matemática. Alirita la 21an de majo 2020.
- ↑ Aktuala Instituto Superior de Economia e Gestão. referenco en la retejo de la Fundação Mário Soares. Alirita la 21an de majo 2020.
- ↑ «Cidadãos Nacionais Agraciados com Ordens Portuguesas». "Bento de Jesus Caraça". Presidência da República Portuguesa. Alirita la 21an de majo 2020.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bento de Jesus Caraça (1901-1948) de Fernando Reis Arkivigite je 2019-01-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio en la retejo de CGTP-IN Arkivigite je 2012-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Instituto Bento de Jesus Caraça
- Biografio Arkivigite je 2011-07-02 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo Os Grandes Portugueses
- Álvaro Cunhal parolas pri Bento de Jesus Caraça.
- Pri Bento de Jesus Caraça en la retejo de DORL
- Vida breve, Nuno Crato Arkivigite je 2017-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Escola Profissional Bento Jesus Caraça