Bercial
Bercial | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40144 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 105 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 54′ N, 4° 26′ U (mapo)40.906111111111-4.4363888888889Koordinatoj: 40° 54′ N, 4° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 971 m [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bercial [+] | |||
Bercial [berZJAL] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Bercial estas etimologie komprenebla kiel espartejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 35 el 1991.
Ĝi distas 33 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Sangarcía, Marugán kaj Muñopedro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Sexmo de la Trinidad de la Comunidad de ciudad y tierra de Segovia.
En la municipa teritorio, 2 km oriente de la urba kerno, estas la Abatejo de Santa María Real de Párraces. En 1835, pro la Desamortización de Mendizabal, la monaĥeja bieno estis privatigita.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj.