Saltu al enhavo

Berkut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Berkut
emblemo
police tactical unit (en) Traduki
riot police (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1992 vd
Fino 25-a de februaro 2014 vd
Lando(j) Ukrainio vd
Sidejo Kievo
vdr
Cпеціальний підрозділ міліції громадської безпеки «Беркут».png
Спеціальний підрозділ міліції громадської безпеки «Беркут»Devizo Безпека народу — найвищий ЗаконPublika sekureco estas la supera leĝo

Berkut (ukraine Беркут) estas specialigita unuo de ukraina polico, subigita al Ministerio pri Internaj Aferoj. Ĝi estis formita post akiro de la sendependeco de Ukrainio por anstataŭigi OMON-on, branĉon de soveta t.n. milico (fakte, polico). Ĝia ĉefa celo estis batali kontraŭ krimaj organizaĵoj kaj protekti manifestaciojn. Nomo de la unuo devenas de la ukraina nomo de reĝa aglo. Laŭ ordono de Ministerio pri Internaj Aferoj, n-ro 144 de la 25-a de februaro 2014 pri likvido de specialaj taĉmentoj de la milico pri publika sekureco, Berkut estis malfondita.

Dum Eŭromajdano en la jaroj 2013-2014 Berkut senpere partoprenis en batoj, torturoj kaj mortigoj de protestantaj homoj. Unua murdita estis programisto Pavlo Mazurenko (mortis la 22-an de decembro 2013 en malsanulejo). La 18-an de februaro 2014 post mortigo de 15 protestantaj personoj estis mortigita unua laboranto de Berkut.

Ĝia likvido ampleksis 80% procentojn da gvidantaro kaj 30% da laborantoj, kiuj estis maldungitaj. Parto fuĝis al Rusio kaj al okupata Krimeo, kie rekreiĝis samnoma unuo, kiu nombras 400 membrojn kun ties subunuoj en Kerĉo kaj Jalto.

Estinta estro el Kievo Serhii Kusjuk partoprenis en forpelo de manifestacio kontraŭ korupto en Moskvo la 13-an de junio 2017.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]