Berlina Movado

La Berlina Movado (germane Berliner Bewegung) estis antisemita movado, kiu aktivis en la 1880-aj jaroj en la Germana Imperio.
La „Berlina Movado“ estiĝis el la fortiĝinta germana antisemitismo fine de la 1870-aj jaroj. Temas ne pri konkreta partio aŭ societo, sed komuna nomumo por diversaj personoj, grupoj, kies komuna trajto estis la kontraŭjudeco, malamikeco al judoj. Gravis la verkoj de la publikisto Otto Glagau. La movadon fortigis la konservativa ŝanĝo kun Otto von Bismarck ekde 1878/79, en kiu li rifuzis liberalismon kaj enkondukis socialkonservativan internan politikon.
La Movado atingis sian pinton en 1882, kiam simpatiis kun la movado eĉ la imperiestra familio (Vilhelmo la 1-a kaj 2-a). La subiro de la Movado komenciĝis per nova politiko de Bismarck, kiu en 1886 enkondukis sian kartelan politikon. En la registaro partoprenis la Nacia Liberala Partio, kiun la movado nomumis „Juda partio“. Ĉesis la silenta apogo, tolero de la ŝtato, la Movado subiris.