Bernát Alexander
Bernát Alexander | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1850 en Peŝto |
Morto | 23-an de oktobro 1927 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Infano | Ferenc Alexander ![]() |
Parencoj | Alfréd Rényi (nepo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto ![]() |
Bernát Alexander [aleksander], laŭ la hungara skribmaniero Alexander Bernát estis hungara filozofo, esteto, kritikisto, tradukisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Ferenc Alexander.

Bernát Alexander naskiĝis la 13-an de aprilo 1850 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de oktobro 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Bernát Alexander devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Pest, poste li profitis stipendiojn en Vieno, Berlino, Göttingen, Lejpcigo, Parizo kaj Londono. Inter 1876-1904 li instruis en Budapeŝto, ekde 1878 ankaŭ en universitato li instruis. En 1911 li komencis verki kritikojn, sed pli frue li redaktis ankaŭ periodaĵojn. Li ofte kontribuis en Athenaeum (revuo). En 1919 li ekloĝis en Svislando kaj Germanio. Li hejmenvenis en 1923.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A philosophia történetének eszméje, tekintettel a történetre általában 1877
- Nemzeti szellem a philosophiában (Nacia spirito en la filozofio) 1893
- Az újkori philosophia története I–II 1900, 1903
- Shakespeare nagy tragédiáinak lélektani elemzése (Psikologia analizo de grandaj tragedioj de Ŝekspiro) 1902
- Shakespeare a világirodalomban (Ŝekspiro en la mondliteraturo) 1916
- Geschichte der Philosophie 1924
- Tanulmányok. Nagy emberek (Studoj, Famuloj) 1938
- A művészet (La arto) - elektitaj studoj - 1969
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare
- hungara leksikono Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine