Saltu al enhavo

Bernard Guetta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernard Guetta
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1951 (1951-01-28) (73-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt, Seine,  Kvara Respubliko de Francio
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Centre de formation des journalistes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ligo Komunista Revoluciista Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Nathalie Guetta (mul) Traduki kaj David Guetta Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Catherine Sayegh (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernard GUETTA (naskiĝis la 28-an de januaro 1951 en Boulogne-Billancourt) estas franca gazetisto, specialiĝinta pri internacia geopolitiko. Li ricevis la premion Albert-Londres en 1981. Li estas membro de la Eŭropa Parlamento ekde 2019 (reelektita en junio 2024).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li vivis en familio de sefardoj. Lia patro estis restoraciisto kaj lia patrino estis psikologo. Li estas la duonfrato de la fama diskĵokeo David Guetta.

La etoso de la familio estis kontraŭ la koloniismo. Lia patro estis ligita al la grupo Socialismo aŭ barbareco. Dum la eventoj de majo de 1968 (Francio), li proksimiĝis kun trockiismo (li eniris en la grupo Junularo Komunista Revoluciista, kiu iĝos post 1973 la Ligo Komunista Revoluciista).

Proksimiĝante kun la modera maldekstro, li eniris en la gazeto Nouvel Observateur en 1971. Li estis ĵurnalisto en Le Monde de 1978 ĝis 1990. Ekde 1991 li kunlaboris kun la publika radio France Inter, kiun li foriris en julio de 2018.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Géopolitique, L'Olivier, 1995 (ISBN 2-87929-089-9)
  • L'Europe fédérale, kun Philippe Labarde, Grasset, Collection : « Pour et Contre », 2002, 137 pages (ISBN 2-246-62981-0)
  • Le monde est mon métier : Le journaliste, les pouvoirs et la vérité, kun Jean Lacouture, Grasset & Fasquelle, 2007, 395 pages (ISBN 2-246-72901-7)
  • L'an I des révolutions arabes : decembro 2010-januaro 2012, Belin, 2012 (ISBN 2-701-16295-5)
  • Mon Intime Conviction. Comment je suis devenu européen, 2014
  • Dans l'ivresse de l'histoire, Flammarion, 2017
  • L'Enquête hongroise (puis polonaise, italienne et autrichienne), Flammarion, 2019

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]