Saltu al enhavo

Bernie De Koven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernie De Koven
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1941 (1941-10-15)
en Appleton
Morto 24-an de marto 2018 (2018-03-24) (76-jaraĝa)
Mortokialo Pankreata kancero Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Villanova Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
preleganto
lektoro
dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.deepfun.com
vdr

Bernard Louis DE KOVENDEKOVEN (n. la 15-an de oktobro 1941 – m. la 24-an de marto 2018)[1] estis usona ludoprogramisto, verkisto, preleganto kaj teoriulo pri ĝojo.[2] Li estas plej konata pro sia libro The Well Played Game, pro siaj kontribuoj al la New Games Foundation,[3] pro sia pionira laboro en videoluda dezajno,[4] kaj fine pro sia longedaŭra retejo, deepFUN.com.[5]

En 1971, De Koven kaj sia familio fondis The Games Preserve, ripozejon dediĉitan al la studado de ludoj kaj ludado en orienta Pensilvanio.[5][6] En 1975, li unue engaĝiĝis kun la New Games Foundation.[5][7]

En 1978, De Koven verkis The Well-Played Game, kiun BYTE poste nomis "mirindan ... legindaĵon por estontaj ludprogramistoj". En 1982, recenzisto de BYTE nomis lian strategian ludon Ricochet (kunverkitan kun Jeff Connelly[8] kaj publikigita de Automated Simulations) "la plej originalan ludon, kiun mi vidis tiun jaron ... ĝojon por ludantoj", kaj diris ke ĝi "esprimas multajn el la idealoj" de The Well-Played Game.[9] Je la sama jaro, De Koven estis intervjuita de la revuo InfoWorld pri la estonteco de komputila ludado. Li ĝuste antaŭvidis la alvenon de ludoj uzantaj movan kontrolon similan al Kinect, sed ankaŭ ciferecan distribuadon de programoj, dirante ke retoj "ege grandigos la disponeblecon de ludoj. Anstataŭ aĉeti ĉiun ludon, uzantoj povos elŝuti pli kaj pli kompleksajn ludojn kam retoj fariĝos pli popularaj."[10]

En printempo de 2017, De Koven informis siajn blogajn sekvantojn, ke li havis terminalan kanceron kaj proksimuman vivdaŭrecon de unu jaro, petante ilin daŭre disvastigi la ĝojon de ludado.[11]. Li mortis pro sia malsano la 24-an de marto 2018 je la aĝo de 76 jaroj.[12]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . DeKoven Family Tree. Paging the DeKoven family. Arkivita el la originalo je 2019-12-28. Alirita 3 October 2011.
  2. Wilson, Douglas. "Brutally Unfair Tactics Totally OK Now: On Self-Effacing Games and Unachievements." Game Studies. Vol.11, Iss.1. Februaro 2011. ISSN 1604-7982
  3. Pearce, Celia; Tracy Fullerton; Janine Fron; kaj Jacquelyn Ford Morie. "Sustainable Play: Toward A New Games Movement For The Digital Age." Games and Culture. Vol.2, No.3. Pp.261-278. Julio 2007. ISSN 1555-4120
  4. Thomsen, Michael. "Review: The Smithsonian Celebrates Video Games - America's first art museum and The Art of Video Games." IGN. 30 Marto 2012
  5. 5,0 5,1 5,2 Weldon, Laura Grace. "Bernie DeKoven: Designing Deep Fun Into Games & Other Life Necessities." Wired. 15 Februaro 2013.
  6. The Games Preserve (13 Junio 2010).
  7. De Koven, Bernie. "Here's Bernie." DeepFun.com. 2013.
  8. DeKoven, Bernie. Ricochet revealed. Deepfun.com. 3 Marto 2014.
  9. Williams, Gregg. "Ricochet", BYTE, Decembro 1982, paĝoj 142–146. Kontrolita 19 Oktobro 2013.
  10. (April 12, 1982) “Supergames”, InfoWorld. Alirita 3 October 2011.. 
  11. How Games Pioneer Bernie De Koven Taught The Gospel Of Play, by Barry Joseph Alirita la 26-an de marto 2018.
  12. Obituary: Game design pioneer Bernard 'Bernie' DeKoven

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]