Besta loto
La Besta Loto (Jogo do Bicho, /ĵogu du biŝu/) estas tradicia lotumado en Brazilo, en kiu la numeroj rilatas al 25 bestoj, laŭ alfabeta ordo (en la portugala). Ĝi funkcias paralele al la oficialaj lotoj de la federacia kaj subŝtataj registaroj kaj estas tre populara.
La 3-an de julio 1892, la entrepreno tiam respondeca pri la Bestoĝardeno de Rio-de-Ĵanejro, aranĝis specialan bankedon por lanĉi kampanjon, kiu permesus altiri vizitantojn. João Batista Viana Drummond, Barono de Drummond, la direktoro, kreis la unuan bestoĝardenon en la urbo en 1888 kaj elpensis tagan lotumadon de unu el 25 besto-nomoj. La vizitanto de la bestoĝardeno povis akiri je la eniro, per 1$000 (unu mil-rejso, la tiama monunuo) bileton presitan kun bildo de unu el la bestoj. Tiuj, kiuj havis la bildon de lotumita besto, ricevis premion je 20$000 (dudek mil-rejsoj). La unua okazinta lotumo disdonis 460$000 (kvarcent sesdek mil rejsojn) je premio.
Nur dudek tagojn poste jam estis plendo al la polico pri tiu hazardludo, malpermesata praktiko se organizata de privatuloj en Brazilo.
Sistemo
[redakti | redakti fonton]Estas du formoj organizi la numerojn, la t.n. "grupo", aŭ ĝenerala numero, kaj la fina "deko" aŭ ĉefa numero, jene:
Grupo | Besto | "Deko", la du lastaj ciferoj | |||
---|---|---|---|---|---|
01 | Struto | 01 | 02 | 03 | 04 |
02 | Aglo | 05 | 06 | 07 | 08 |
03 | Azeno | 09 | 10 | 11 | 12 |
04 | Papilio | 13 | 14 | 15 | 16 |
05 | Hundo | 17 | 18 | 19 | 20 |
06 | Kaprino | 21 | 22 | 23 | 24 |
07 | Virŝafo | 25 | 26 | 27 | 28 |
08 | Kamelo | 29 | 30 | 31 | 32 |
09 | Serpento | 33 | 34 | 35 | 36 |
10 | Kuniklo | 37 | 38 | 39 | 40 |
11 | Ĉevalo | 41 | 42 | 43 | 44 |
12 | Elefanto | 45 | 46 | 47 | 48 |
13 | Koko | 49 | 50 | 51 | 52 |
14 | Kato | 53 | 54 | 55 | 56 |
15 | Aligatoro | 57 | 58 | 59 | 60 |
16 | Leono | 61 | 62 | 63 | 64 |
17 | Simio | 65 | 66 | 67 | 68 |
18 | Porko | 69 | 70 | 71 | 72 |
19 | Pavo | 73 | 74 | 75 | 76 |
20 | Meleagro | 77 | 78 | 79 | 80 |
21 | Virbovo | 81 | 82 | 83 | 84 |
22 | Tigro | 85 | 86 | 87 | 88 |
23 | Urso | 89 | 90 | 91 | 92 |
24 | Cervo | 93 | 94 | 95 | 96 |
25 | Bovino | 97 | 98 | 99 | 00 |
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Kiam homo sonĝas, aŭ vidas ion, kiu memorigas pri besto per karaktero, aŭ similan aferon, oni lotumas. Eblas riski per ĝenerala aŭ specifa numero. Ju pli specifa la numero, des pli alta la premio. Do, ekzemple, 25 rilatas al la bovino grupe, same kiel 97, 197, 1197. Se oni vetas per 11197 kaj tiu numero estas lotumita, oni do gajnas grandan premion, sed se oni riskas nur per 97, oni ricevos malgrandan premion. La plej malgranda premio estus 25 (11197 kvarone sen decimaloj), kaj oni gajnus trioble la vetitan sumon.
Krome, tiuj bestoj rilatas al ia homa karaktero: Cervo rilatas al samseksamuloj, Bovino al prostituitinoj, Papilio al infanoj ktp. Tio permesas interpreti sonĝojn, okazaĵojn ktp. Ankaŭ oni povas diri ke numero estas ligita al karakteroj. Do 24 estas malŝatata numero, sed sen troigo, iu ridas kiam sidiĝas en seĝo n-ro 24, ekzemple, ĉar tio rilatas al samseksumo.