3-a de julio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de julio estas la 184-a tago de la jaro (la 185-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 181 tagoj restas. Ne konfuzu la artikolon kun Julio la 3-a, historia papo.
Je la 3-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 321: Romia imperiestro Konstantino la 1-a de la Romia Imperio, ediktis pri malpermeso de procesoj dum dimanĉoj
- 324: Batalo de Adrianopolo: Konstantino venkis sian iaman kolegon Licinio
- 964: Armeo de Rusa Regno sub gvido de Novgoroda kaj Kieva princo Svjatoslav venkis la armeon de Ĥazarujo
- 987: Hugo Kapeto kroniĝis kiel reĝo de Francio - post formorto de Karolidoj
- 1410: Pola armeo gvidata de Ladislao la 2-a Jogajlo trairis flosponton tra Vistulo en distrikto Płoński por unuiĝi kun la litova armeo kaj kune militiri kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj - en posta batalo de Grunwald supervenkis la okupanton
- 1528: Papo Klemento la 7-a per buleo konfirmis komunumon de kapucenoj, kies tasko estis kontraŭbatali ideojn de reformacio
- 1535: Diego de Almagro ekveturis de Kusko en Peruo por konkero de Ĉilio
- 1608: Franca esploristo Samuel de Champlain fondis Kebekon
- 1660: Vulkano Vezuvio erupciis
- 1721: Luterana misiisto Hans Edege albordiĝis al Gronlando
- 1767: Polinezio: malkovro de Pitkarna insularo
- 1778: Milito de bavara sukcedo: Prusio deklaris militon kontraŭ Aŭstrio
- 1819: Fratoj Grimm skribis antaŭparolon al la dua eldono de siaj infanaj kaj hejmaj fabeloj - laboraĵo publikigita samjare inkluzivas unuafoje popularan rakonton Bremenaj muzikistoj
- 1844: Lasta paro de grandaj aŭkoj estis mortigita
- 1863: Batalo de Gettysburg finita - plej sanga batalo de la Usona Enlanda Milito
- 1864: La Tero estis ĉirkaŭita per telegrafa kablo
- 1866: Prusa-aŭstria milito: Batalo ĉe Hradec Králové kondukis al la paco de Prago (1866)
- 1874: Svisio: malfermo de la Bestoĝardeno de Bazelo
- 1880: Unua eldono de la usona scienca revuo "Science" aperis - fondita de Thomas Alva Edison
- 1886: Benz Patent-Motorwagen, fabrikita de Karl Benz el Mannheim, estis publike testita - unua motoraŭto en la historio funkciigita de kvartakta motoro - eksplodmotoro
- 1890: Idaho fariĝis la 43-a ŝtato de Usono
- 1893: Pollando: en Nowy Sącz fondiĝis Asocio de Kamparana Partio, la unua politika organizaĵo de kamparanoj en Eŭropo (ĝi grande influis politikan edukadon en Galicio)
- 1897: Aŭstrio: en la naturparko Viena Prater oni funkciigis spektoradegon - Wiener Riesenrad
- 1897: Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski kaj Vladimir Nemiroviĉ-Danĉenko konsentis krei Moskvan Artan Teatron
- 1905: En Francio Ĉambro de Deputitoj voĉdonis leĝon malkuniganta eklezion kaj ŝtaton
- 1913: Funkciado de vapora transporto sur la aŭtodromo de Vítkovice komenciĝis (vidu: Tramtransporto en Ostrava)
- 1914: Ŝimla: subskribo de interkonsento inter Britio kaj Tibeto laŭ kiu Ĉinio iĝis protektanto de Tibeto kun respekto de ties plena interna aŭtonomeco - la reprezentanto de Ĉinio ne subskribas kaj Ĉinio poste ĝin ne agnoskis
- Unua mondmilito
- 1921: Islando: oni establis la Ordenon de Falko
- 1923: Dua Pola Respubliko: Józef Piłsudski rezignis pri Ekzakta Milit-Konsilio kiel ties prezidanto - t.e. retiriĝis de aktiva politika vivo
- 1928: En Londono oni unuafoje telekomunikis koloran televidon
- 1934: Banko de Kanado fondiĝis
- 1935: En ŝipfarejo de itala urbo Monfalcone surakviĝis pola liniŝipo "Batory"
- 1935: Pola ministro pri eksterlandaj aferoj Józef Beck vizitis Berlinon - dum la vizito estis akceptita de Adolf Hitler
- 1936: En Varsovio fondiĝis Supera Aviada Lernejo – filio de milita akademio
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varsovio inter ĉirkaŭ 600 personoj arestitaj de Gestapo laŭ Speciala Kapt-ordona Libro de Poloj estis: Sebastian Chorzewski el Varsovio, partoprenanto de la dua Silezia Ribelo, pafmortigita en Palmiry, gvidanto de konspira organizaĵo "Glavo kaj Plugilo", pastro Leon Poeplau el Pelplin, murdita en Aŭŝvico, ĉefo de la stabo de Sekreta Pola Armeo, subkolonelo Władysław Surmacki, pafmortigita; en Olsztyn apud Częstochowa estis pafmortigita Dominik Zbierski, senatano; Pola Rezistomovado: germana polico orientiĝis pri ekzisto en distrikto Turek de konspira politika grupiĝo "Venĝistoj", kiu rezultigis incendion de 68 aŭ 69 agrikulturaj germanaj entreprenoj; Marsalkibir: lige al kapitulaco de Francio, Brita Mararmeo entreprenis operacon transpreni aŭ detrui francajn militŝipojn en britaj kaj mediteraneaj havenoj por eviti ke la ŝipoj falu en germanajn manojn
- 1941: 12-a tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: en konkerita de Wehrmacht Krzemieniec (Ternopila provinco) ukrainaj ŝovinistoj masakris en geto 300-500 judojn (de la 17-a de septembro 1939 ĝis la 2-a de julio 1941); sur juda tombejo germanaj taĉmentoj kaj loka polico mortpafis 322 judojn en la litova urbeto Jurbarkas; en Gniezno kadre de la Aranĝo T4 germanoj mortigis 78 polinojn el socia domo en Poznań, kaj en Aŭŝvico pafmortigis 80 politikajn malliberulojn; Gestapo kaj Sicherheitsdienst pafmortigis en Augustów 316 personojn, en tio 10 virinojn; nokte de la 3-a/4-a de julio okazis aresto kaj murdo de Lvovaj profesoroj fare de Einsatzgruppen; Orienta Fronto: en Baltio trupoj de la Nord-Okcidenta Fronto retiriĝis de Latvio defendante 8-an Armeon de Estonio, en Besarabio germana-rumana armeo atingis Pruton apud Iași; Josif Stalin per radio alvokis naciojn de Sovetunio al Granda patriota milito
- 1942: Operaco Reinhardt: en arbaro apud vilaĝo Warzyce, proksime al Jasło, germanoj ekzekutis 850 judojn; en Poznań oni gilotinis 11 polojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo "Wachlarz" (Ventumilo) eksplodigis armean transporton apud Kucewicze (Grodna regiono) post batalo kun germana protekto; Nord-Afrika kampanjo: post malsukcesaj provoj trarompi britan defendon sur la linio El Alamein marŝalo Erwin Rommel ordonis trairon al la defendo - fino de la itala-germana ofensivo al Egiptio - Italio kaj Germanio anoncis respekton de la sendependeco de Egiptio post retiriĝo de britoj
- 1943: Germanoj en Majdan Stary (distrikto Biłgorajski) pafmortigis 75 personojn, venĝe pro helpo al sovetaj partizanoj ekstermis vilaĝon Popówka (proksime al Bjalistoko) (36 mortigitoj, en tio 16 infanoj) kaj Bór Kunowski (proksime al Starachowice) (46 aŭ 47 mortigitoj); Volinia masakro: ukrainoj murdis 13 polojn en Wólka Porska kaj 14 en Rakowa Góra; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Kozienice atakis 9 SS-anojn, kiuj pereis en la batalo; nokte de la 3-a/4-a de julio Bomba Korpuso de RAF atakis Kolonjon; Mediteraneo: britoj atakis aerodromojn sur Kreto
- 1944: Orienta Fronto: Ruĝa Armeo kadre de Operaco Bagration liberigis Minskon; Batalo de Atlantiko: germana submarŝipo U-Boot U-154 estis sinkigita okcidente de Madejro de usonaj eskortaj destrojeroj, pereis la tuta 57-persona skipo; taĉmentoj de germana polico pafmortigis en Vilno ĉirkaŭ 3 mil judojn en la 2-a kaj la 3-a de junio, engaĝitaj ĝis tiu ĉi tempo en industrio laboranta por Nazia Germanio
- 1947: Pola Sejmo decidis pri rekonstruo de Varsovio
- 1952: Testoflugo de la transporta helikoptero Jak-24
- 1953: Tirola montgrimpanto Hermann Buhl atingas pinton de Nanga Parbat, kun alteco de 8125 metroj
- 1962: Alĝeria Milito de Sendependeco, gvidata de Naciliberiga Fronto kontraŭ Francio, finiĝis - oficiala agnosko fare de Charles de Gaulle
- 1963: En Moskvo oni informis, ke laboranto de britaj specialaj servoj kaj funkciulo de soveta spionejo Kim Philby troviĝas en Sovetunio kaj ricevis la sovetan civitanecon
- 1966: Franca Polinezio: Francio okazigis nukleajn testojn en la atolo Mururoa
- 1967: En Sud-Afriko oni komencis produkti krugerrandojn, orajn etalonojn
- 1969: Soveta porta raketo N1 por levigi artefaritan sateliton eksplodis post starto
- 1973: En Helsinko ekkunsidis Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo
- 1976: Ugando: israelanoj en la flughaveno de Entebbe liberigis ostaĝojn de aviadilo de Air France
- 1979: Prezidento de Usono Jimmy Carter subskribis dokumenton, kiu ebligis financi muĝahidojn en Afganio
- 1985: Francesco Cossiga iĝis prezidento de Italio
- 1985: Premiero de la filmo Reiro al estonteco
- 1988: Irana aviadilo (Flugo 655 Iran Air) estis teralterigita per misilo de la usona krozoŝipo USS Vincennes - 290 viktimoj
- 1996: Krona ŝtono de Scone revenis al Skotlando
- 1996: Inter Saksio kaj Apostola Seĝo subskribiĝis konkordato
- 1996: Boris Jelcin denove gajnis prezidentan baloton en Rusio
- 2005: Samseksa edzeco en Hispanujo ekvalidis
- 2006: En katastrofo de metroo en hispana Valencio 43 personoj pereis kaj 47 vundiĝis
- 2013: Rezulte de armea puĉo en Egiptujo demisiis Mohamed Mursi
- 2016: Bagdado: en bomba atenco 292 personoj pereis, 225 vundiĝis - la iraka registaro anoncis 3-tagan nacian funebron, Islama Ŝtato konfesis la atencon
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 130-a tago de la rusa agreso: Nokte en okupata Melitopolo la ukraina armeo detruis 1 el 4 rusaj bazoj, en tio aerodromon; sur Azova maro du militŝipoj trafis minojn (unu sinkis) - po 3 maristoj pereis; Ukrainio neis, ke ĝia armeo pripafis la rusan urbon Belgorodo — 3 personoj pereis rezulte de eksplodo de domoj, 50 konstruaĵoj estis parte detruitaj; Sergej Ŝojgu informis Vladimiron Putin pri okupo de la tuta Luganska provinco — Armitaj Fortoj de Ukrainio konfirmis, ke estis devigitaj retiriĝi; laŭ urbestro de Slovjansko en Donecka provinco pereis 6 civiluloj kune kun infano, 19 vunditaj, kaj damaĝitaj 40 domoj; en Kievo aŭstralia ĉefministro Anthony Albanese promesis kromajn 100 mln da dolaroj por militista kaj teknika helpo, ankaŭ plusajn 14 kirasitajn transportilojn kaj 20 kirasitajn veturilojn Bushmaster
- Mondreago: Finnlando konfiskis rusajn vagonojn kun varoj valorajn pli ol 80 mln da eŭroj; Supera Juĝejo de Ukrainio devigis la registaron suspendi limigojn pri alveturo de ukrainoj; al Pollando alvenis 4 kaj duonmiliona milita rifuĝinto el Ukrainio
- 2023: Pasintsemajne rusoj perdis en Ukrainio ĉ. 5 030 soldatojn, 22 tankojn, 82 kirasitajn veturilojn, 154 artileriajn sistemojn, 13 raketelpafilojn kaj 5 kontraŭaviadajn sistemojn, ankaŭ unu aviadilon, 85 senpilotajn aviadilojn, 2 krozmisilojn, 81 veturilojn (kune kun cisternojn) kaj 31 unuojn de speciala militista aparataro — 37 km² estis liberigitaj; pasinttage ukraina armeo atakis en la fronto en 6 direktoj, ukraina aviado atakis 12 grupiĝojn de rusoj; nokte ukraina aerdefendo paffaligis 13 el 17 senpilotajn aviadilojn; en okupata Melitopolo estas pli da rusiaj soldatoj ol civiluloj (laŭ urbestro 60-70 mil) — la urbo iĝas logistika centro (i.a. por subpremi reziston); pro vundoj en pripafata populara picejo en Kramatorsk mortis ukraina verkistino Viktoria Amelina, la 13-a viktimo; en okupita Lisiĉansk rusoj ŝanĝis ĉiujn medicinejojn al armeaj malsanulejoj; rusia armeo pripafis Sumion, unu persono pereis kaj 16 estis vunditaj; unu el komandantoj de specialaj fortoj de Ramzan Kadirov pereis; ukraina nuklea centralo en Zaporiĵo estis denove ligita kun unusola atingebla rezerva energetika linio, 4 monatojn post la malligo
- Mondreago: Prezidanto de Militista Komitato de NATO laŭdas Ukrainion pro singarde gvidata ofensivo; rusa senatano konfirmis, ke el Ukrainio al Rusio estis forveturigitaj 700 mil infanoj; en Varsovio komenciĝis tritaga konferenco kun reprezentantoj de pli ol 40 ukrainaj muzeoj, kies celo estas manieroj apogi ukrainajn kulturejojn dum la rusa agreso; en Hago komencis agadon Internacia Centro de Postkuro de la Krimo de Agreso kontraŭ Ukrainio; Svislando transdonos pli ol 6 mln da dolaroj por rekonstruo de 30 lernejoj en Ukrainio;
- 2016: Esperanta literaturo: pola etnologo Walter Żelazny iĝis prezidanto de Esperanta PEN-Centro - elektita en Budapeŝto
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 321: Valentiniano la 1-a, romia imperiestro, konkerinto de frankoj, alemanoj, skotoj kaj piktoj (m. 375)
- 1423: Ludoviko la 11-a, reĝo de Francio el la Domo de Valois de kapetidoj (m. 1483)
- 1589: Johann Georg Wirsung, germana kuracisto kaj anatomo, profesoro de la Universitato de Padovo (m. 1643)
- 1643: Johann Ernst von Thun, salcburga princĉefepiskopo (m. 1709)
- 1736: Anna Christine Kotzebue, patrino de la germana verkisto August von Kotzebue (m. 1828)
- 1778: Carl Ludwig Engel, germana arkitekto (m. 1840)
- 1801: Friedrich Emmerling, germana politikisto kaj urbestro (m. 1879)
- 1803: Antal Vetter, hungara armea generalo, partoprenanto de la hungara revolucio (m. 1882)
- 1819: Louis Théodore Gouvy, german-franca komponisto de romantisma muziko (m. 1898)
- 1821: Ferdinand Kürnberger, aŭstra verkisto kaj felietonisto (m. 1879)
- 1828: Władysław Czartoryski, pola princo, politika aganto inter elmigrantaro dum foresto de la pola ŝtato (m. 1894)
- 1833: Carl Lucius, germana politikisto kaj komercisto (m. 1877)
- 1840: Richard Bärwinkel, germana evangelia teologo, membro de la Akademio de la komunutilaj sciencoj (m. 1911)
- 1847: Ludovica Hesekiel, germana verkistino (m. 1889)
- 1854: Leoš Janáček, ĉeĥa komponisto vivinta en Brno (m. 1928)
- 1870: R.B. Bennett, ĉefministro de Kanado el la Progresema Konservativa Partio de Kanado (m. 1947)
- 1876: Alaiza Paŝkjeviĉ, belorusa poetino, verkistino, publika agantino (m. 1916)
- 1878: Dezső Faragó, hungara, rumania hungara redaktoro, publicisto, poeto (m. 1959)
- 1878: Jakov Jurovskij, bolŝevika aganto, ĉefa gvidanto de la murdo de la cara familio de Romanovidoj (m. 1938)
- 1879: Alfred Korzybski, pola-usona inĝeniero, filozofo kaj logikisto, kreinto de ĝenerala semantiko kaj de Instituto de Ĝenerala Semantiko en Ĉikago (m. 1950)
- 1879: Henriko Fischer-Galati, rumana pioniro de Esperanto, gvidanto de Esperanto-movado en Rumanio, eldoninto de la rumana Ŝlosilo, prezidanto de Rumana Esperanto-Societo, kavaliro de la Ordeno de la Krono (m. 1960)
- 1883: Franz Kafka, aŭstra germanlingva verkisto ligita kun Prago (m. 1924)
- 1883: Mór Stern, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1944)
- 1884: Jan Muszyński, pola farmaciisto, botanikisto, tradukisto kaj profesoro, aŭtoro de artikolo Esperantaj sciencaj societoj (1907), danke al kiu dum UK 1906 oni decidis krei internacian organizaĵon por enkonduki Esperanton al scienco, organizanto de 7-a Landa Kongreso de Esperantistoj en Vilno (1926), en Lodzo (1946) inaŭguris Tutpollandan Esperanto-Kongreson kaj prilaboris Skizon pri historio de internaciaj lingvoj kaj lingvo Esperanto, kunkreinto de la pola herbo-industrio (m. 1957)
- 1888: Ramón Gómez de la Serna, hispana verkisto, konata de aforismoj, reprezentanto de hispana avangardo kaj antaŭulo de superrealismo (krom Salvador Dalí) (m. 1963)
- 1893: Sándor Bortnyik, hungara pentristo kaj dizajngrafikisto (m. 1976)
- 1894: Béla Jávor, hungara ĵurnalisto kaj porjunulara verkisto (n. 1973)
- 1894: Mihály Fekete Nagy, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro, kunlaborinto de "Popola Unueco", sinmortiginto en nekonataj cirkonstancoj (m. 1954)
- 1899: Ernst Fischer, aŭstra politikisto kaj verkisto (m. 1972)
- 1897: Heliodor Píka, ĉeĥa generalo, poligloto, armea ataŝeo en Bukareŝto, ekzekutita (m. 1949)
- 1905: Carl Holböck, aŭstra pastro romkatolika kaj profesoro pri kanona juro (m. 1984)
- 1906: Vilmos Rohonyi, rumania hungara inĝeniero (m. 1989)
- 1911: Olivér Pittner, hungara pentristo kaj redaktoro (m. 1971)
- 1923: Sue Ryder, angla gvidantino de specialaj operacoj en rezistomovado dum la germana okupado de Eŭropo, filantropo, honora civitanino de Varsovio (m. 2000)
- 1924: Sellapan Ramanathan, prezidento de Singapuro (m. 2016)
- 1925: Sándor Diénes, rumania hungara kuracisto (m. 2019)
- 1926: Zsuzsa Rab, hungara poetino, tradukistino (m. 1998)
- 1927: Ken Russell, brita filmoreĝisoro kaj scenaristo (m. 2011)
- 1930: László Hargitai, hungara kemiisto pri grundoj, kaj humoj (m. 1996)
- 1930: Lina Gabrielli, itala ĵurnalistino, doktoro pri ekonomiko, publicistino kaj poetino, Esperanto-verkisto eldoninta sub la marko Plejado kvardekon da libroj, i.a. memorlibron pri Lev Tolstoj verkitan de lia unua sekretario kaj esperantisto Victor Lebrun, kunlaborantino de "Literatura Foiro", membro de Esperantlingva Verkista Asocio kaj Esperanta PEN-Centro, honora membro de UEA (m. 2016)
- 1930: Pete Fountain, usona muzikisto kaj klarnetisto (m. 2016)
- 1931: Richárd Schaaser, hungara aktoro (m. 2012)
- 1932: Alexander Schalck-Golodkowski, germana polistikisto (m. 2015)
- 1934: Manfred Bieler, germana verkisto kaj aŭtoro de radiaj kaj televidaj dramoj (m. 2002)
- 1935: Harrison Schmitt, usona geologo, kosmonaŭto, profesoro kaj politikisto, la lasta vivanta ŝipano de Apollo 17, kiu surluniĝis
- 1936: Baard Owe, dana aktoro (m. 2017)
- 1937: Ákos Sebe, rumania hungara lokhistoriisto, membro de Etnografia Asocio János Kriza
- 1937: Tom Stoppard, brita dramisto
- 1939: László Kovács, hungara membro de la Eŭropa Komisiono
- 1940: Jerzy Buzek, ĉefministro de Pollando, prezidanto de la Eŭropa Parlamento
- 1940: Dénes Máthé, rumania hungara biologo
- 1944: Michel Polnareff, franca kantisto kaj kantaŭtoro
- 1945: István Uri, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (m. 2019)
- 1950: Jan Zajíc, ĉeĥa studento sinbruliĝinta proteste pro la invado en Ĉeĥoslovakion de kvin socialismaj landoj de Varsovia Traktato (m. 1969)
- 1951: Jean-Claude Duvalier, prezidento de Haitio, diktatoro (m. 2014)
- 1952: Laura Branigan, usona kantistino kaj aktorino (m. 2004)
- 1955: Walter Veltroni, itala politikisto, urbestro de Romo
- 1956: Ferenc Ercsei, rumania hungara skulptisto (m. 2011)
- 1962: Tom Cruise, usona aktoro kaj produktoro
- 1964: Joanne Harris, angla verkistino
- 1968: Ramush Haradinaj, albana politikisto, komandanto de Kosova Liberiga Armeo, ĉefministro de Kosovo, akuzita de Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio pri militkrimoj
- 1971: Julian Assange, aŭstralia ĵurnalisto, komputila programisto, proparolisto de WikiLeaks
- 1977: Zoltán Balázs, hungara aktoro kaj reĝisoro
- 1979: Ludivine Sagnier, franca aktorino
- 1986: Óscar Ustari, argentina futbalisto
- 1989: Előd Pál-Pál, rumania hungara interpretisto, moderatoro pri sporto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- -362: Epaminondas, teba militisto kaj politikisto konkerinta parton de Peloponezo (n. -418)
- 683: Leono la 2-a, papo, scipovanta latinon kaj grekan lingvon, kondamninta la papon Honorio la 1-a, sanktulo
- 1495: Sigmund von Hollenegg, arkiepiskopo de Salzburg
- 1642: Maria de Mediĉo, reĝino de Francio (n. 1573)
- 1672: Francis Willughby, angla ornitologo kaj iktiologo (n. 1635)
- 1749: William Jones, kimra matematikisto enkondukinta simbolon por la nombro Pi (n. 1675)
- 1765: Johann Martin Riester, aŭstra animzorganto romkatolika kaj bonfaranto (n. 1690)
- 1778: Anna Maria Mozart, aŭstrino, patrino de Volfgango Amedeo Mozarto (n. 1720)
- 1847: Matěj Kopecký, ĉeĥa pupteatristo (n. 1775)
- 1858: Aleksandr Ivanov, rusa pentristo pri Bibliaj temoj, reprezentanto de novklasikismo (n. 1806)
- 1871: Mihály Fekete, hungara verkisto kaj poeto (n. 1820)
- 1884: Eduard Gottlieb Amthor, germana verkisto, eldonisto kaj pedagogo (n. 1820)
- 1896: Ferenc Komáromy, hungara verkisto kaj tradukisto, laboranto de la Centra Universitata Biblioteko de Kluĵo (n. 1896)
- 1904: Theodor Herzl, aŭstra ĵurnalisto kaj verkisto, kreinto kaj ideologo de politika cionismo (n. 1860)
- 1911: Ernst Hoeltzer, germana fotisto kaj teĥnikisto (n. 1835)
- 1914: Emil Kałużniacki, aŭstra-rutena filologo (n. 1845)
- 1933: Hipólito Yrigoyen, prezidento de Argentino, reprezentanto de la partio Radikala Civitana Unuigo (n. 1852)
- 1934: Antoon Jozef Witteryck, belga pioniro de Esperanto, fondinto de Bruĝa Grupo Esperantista, prezidanto de Belga Ligo Esperantista, membro de Lingva Komitato, kunlaboranto "Belga Sonorilo", "Tra la Mondo", "Belga Esperantisto, aŭtoro de la serio de kajeroj Kelkaj Floroj Esperantaj (n. 1865)
- 1934: István Szombati-Szabó, hungara/rumania hungara poeto, tradukisto (n. 1888)
- 1935: André Citroën, franca inĝeniero, pioniro de aŭtomobila industrio, fondinto de Citroën (n. 1878)
- 1942: Louis Félix Marie Franchet d'Esperey, franca generalo kaj marŝalo (n. 1856)
- 1954: Mihály Fekete Nagy, hungara ĵurnalisto, direktoro de la Brașova filio de Tutlanda Hungara Partio (n. 1894)
- 1969: Brian Jones, brita gitaristo de la rok-grupo Rolling Stones (n. 1942)
- 1971: James Douglas Morrison, usona kantisto de rokmuzika grupo The Doors (n. 1943)
- 1977: Aleksandr Melentjeviĉ Volkov, sovetia verkisto, konata de la porinfana rakonto La magiisto de la smerald-urbo kaj ĝiaj daŭrigoj (n. 1891)
- 1977: Lea Zentai, hungara ĵurnalistino kaj ekonomikistino (m. 1919)
- 1978: Theodor Kilian, ĉeĥa instruisto de komerca lernejo, fondinto de Esperanto-kluboj, membro de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, tradukisto kaj kunlaboranto de Verda Stacio (n. 1894)
- 1986: Rudy Vallée, usona kantisto, saksofonisto kaj aktoro (n. 1901)
- 1987: Antónia Csíkos, hungara pentristino (n. 1887)
- 1994: János Makkai, hungara ĵurnalisto, politikisto, poeto (n. 1905)
- 2000: Jenő Farkas, rumania hungara instruisto, folklorkolektinto (n. 1908)
- 2003: Dmitrij Aleksandroviĉ Perevalov, sovetia, rusia ĵurnalisto, estrarano de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, gvidanto de la sovetia sekcio de Mondpaca Esperantista Movado, tradukisto de politikaj broŝuroj el la rusa (n. 1950)
- 2003: Sat-Okh, pola verkisto kaj artisto (n. 1920)
- 2004: Tibor Zala, hungara grafikisto (litografo, akvafortisto), afiŝisto kaj instruisto (n. 1920)
- 2004: Andrijan Nikolajev, sovetia, rusia kosmonaŭto, aviada generalo (n. 1929)
- 2005: Pierre Michelot, franca ĵazmuzikisto (n. 1928)
- 2012: Sergio Pininfarina, itala dezajnisto kaj politikisto (n. 1926)
- 2012: Hugó Gruber, hungara pupteatristo, voĉoaktoro (n. 1938)
- 2013: Radu Vasile, ĉefministro de Rumanio, historiisto, ekonomikisto kaj publicisto (n. 1942)
- 2015: György Szabad, hungara historiisto kaj politikisto (n. 1924)
- 2016: Markus Werner, svisa verkisto kaj pedagogo (n. 1944)
- 2020: Lore Krainer, aŭstra kabaredistino, komponistino, kantistino, muzikistino kaj verkistino (n. 1930)
- 2022: Robert Curl, usona Nobelpremiita kemiisto, kunmalkovrinto de fulerenoj (n. 1933)
- 2024: Roland Dumas, franca politikisto (n. 1922)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Festo de la sankta apostolo Tomaso
- Leono la 2-a, papo
- Sankta Nerses la Granda, Katolikoso de Armenio
- Nacia tago en Belorusio, tago de la liberiĝo el faŝismo
- Internacia tago sen plastaj saketoj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 3-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.