Krugerrando
Aspekto
La Krugerrando aŭ Krugerrand[1]) estas ormonero de Sudafriko, unuafoje stampita en 1967 por helpi al la ora merkato de Sudafriko kaj produktita de la Sudafrika Stampejo. Ĉirkaŭ 1980, la Krugerrando respondecis pri 90% el la tutmonda ormonera merkato. Ties nomo estas komponaĵo el "Kruger" (la viro priskribita anverse) kaj "rand", nome sudafrika valuto. Dum la 1970-aj jaroj kaj 1980-aj jaroj kelkaj okcidentaj landoj malpermesis importadon de Krugerrando pro sia asocio kun la registaro de apartismo de Sudafriko. Krugerrando nuntempe estas populara monero por kolektantoj.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Krugerrand - definition. Dictionary.com, LLC. Alirita 11a de Aŭgusto 2012 .
- ↑ The Ever Popular Krugerrand. http://www.americansilvereagletoday.com (2010). Arkivita el la originalo je 2011-02-03. Alirita 30a de Aŭgusto 2011 .