Francis Willughby
Francis Willughby | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francis Willughby | |||||
Naskiĝo | 22-an de novembro 1635 en Warwickshire | ||||
Morto | 3-an de julio 1672 (36-jaraĝa) en Wollaton Hall | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Church of St John the Baptist, Middleton (en) vd | ||||
Lingvoj | latina • angla vd | ||||
Loĝloko | Middleton Hall, Tamworth vd | ||||
Ŝtataneco | Anglio vd | ||||
Alma mater | Trinity College Universitato Harvard Bishop Vesey's Grammar School (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Sir Francis Willoughby (en) vd | ||||
Patrino | Lady Cassandra Ridgeway (en) vd | ||||
Edz(in)o | Emma Barnard (en) (1667–) vd | ||||
Infanoj | Cassandra Willoughby, Duchess of Chandos (en) , Thomas Willoughby, 1st Baron Middleton (en) , Sir Francis Willoughby, 1st Bt. (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo iĥtiologo natursciencisto vd | ||||
Laborkampo | Ornitologio kaj iktiologio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ornithologia libri tres vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francis Willughby (foje literumita Willoughby)[1] (22-a de novembro 1635 - 3-a de julio 1672) estis angla ornitologo kaj iktiologo.[2] Li estis studento, amiko kaj kolego de la naturalisto John Ray ĉe la Kembriĝa Universitato, kaj partoprenis kelkajn el liaj ekspedicioj kaj interesoj. Ray zorgis presigi la Ornithologia libri tres (Tri librojn pri ornitologio) de Willughby post lia subita morto.
Willughby naskiĝis ĉe Middleton Hall, Warwickshire al Sir Francis Willoughby kaj Cassandra Ridgway. Li studis ĉe Bishop Vesey's Grammar School (Episkopa malalta lernejo de Vesey), Sutton Coldfield kaj Trinity College.[3] En 1667 li edziĝis al Emma Barnard, filino de Sinjoro Henry Barnard de Bridgnorth kaj Londono. Ili havis tri filojn. La unua, nome Francisko, mortis 19-jara, dum lia filino Cassandra Willoughby edziniĝis al la Duko Chandos, kiu estis patrono de Mark Catesby. Lia dua filo estis Tomaso, kiu iĝis Barono Middleton, unu el dek samuloj (paĝioj) kreitaj de reĝino Anne.[4]
Ĉe Cambridge Francis Willughby ricevis instruadon de la naturalisto John Ray. En 1662 ili vojaĝis al la okcidenta marbordo de Anglio por studi la reproduktadon de marbirdoj. Inter 1663 kaj 1666 ili kune turneis en Eŭropo, vojaĝante tra Nederlando, Germanio, Svislando kaj Italio. Ili disiĝis ĉe Napolo kaj Willoughby revenis hejmen tra Hispanio. Dum revenado al Anglio ili elpensis planojn publikigi la rezultojn de siaj studoj. Willughby mortis pro pleŭrito dum la preparado de tiu laboro, sed Ray publikigis la Ornithologia libri tres en 1676, kun angla eldono du jarojn poste. Tion oni konsideras la komenco de scienca ornitologio en Eŭropo, revoluciiganta la ornitologian taksonomion per organizado de specioj laŭ iliaj fizikaj karakterizaĵoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Literuma variado de Willoughby Universitato de Nottingham Konsultita la 20an de majo, 2007
- ↑ (1900) “WILLUGHBY, FRANCIS”, Dictionary of national biography, 62, p. 54–57.
- ↑ Venn WLHY652F Willughby, Francis.
- ↑ Allen, Elsa G. (1951). "The History of American Ornithology before Audubon". Transactions of the American Philosophical Society, New Ser. 41 (3): 387–591. doi:10.2307/1005629.
- Johnson, Joan (1981): Excellent Cassandra: The Life and Times of the Duchess of Chandos. Alan Sutton Publishing Limited, Gloucester, England.
- Poole, William (2004): The Prae-Adamitae and the early Royal Society: Two Cases from the Periphery
- Willughby, Francis (1676): Ornithologiae libri tres [in Latin]. John Martyn, London. Digitala versio Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today