Biaka nestamasulo
Biaka nestamasulo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biaka nestamasulo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Megapodius geelvinkianus (A.B. Meyer, 1874) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Biaka nestamasulo aŭ Biaka megapodo (Megapodius geelvinkianus) estas specio de birdo de la familio de Megapodiedoj. Kelkaj taksonomiistoj konsideras tiun kiel subspecio de la Malhela megapodo, aliaj kiel subspecio de la Oranĝpieda nestamasulo, sed ĝi estas pli kaj pli konsiderata distinga specio. Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn. Biako estas insulo ĉe la norda marbordo de Papuo.
Tiu specio troviĝas nur en Okcidenta Nov-Gvineo, Indonezio.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj arbustaroj. Tiu specio estas minacata pro habitatoperdo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife, 30043, Megapodius geelvinkianus
|