Schönenwerd
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schönenwerd SO (stacidomo). |
Schönenwerd | |
---|---|
Blazono de Schönenwerd | |
Schönenwerd | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Olten |
Geografia situo | CH1903: 642610 / 246973 (mapo)47.3722222222228.0027777777778Koordinatoj: 47° 22′ N, 8° 0′ O; CH1903: 642610 / 246973 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4719 |
Areo | 3,77 km² |
Alteco | 386 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5012 |
Komunumkodo | 2583 |
Mapo de Schönenwerd | |
Schönenwerd estas komunumo en la distrikto Olten en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4 719 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010, kaj en okcidento al Niedergösgen.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Schönenwerd situas okcidente de la rivero Aro en la oriento de la kantono proksimume 3 kilometrojn okcidente de Araŭo. La orientan flankon de la komunuma teritorio formas arbara monteto, kies plej alta punkto estas 503 m s.m. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Schönenwerd mem la setlejo Riedbrunnen en nordoriento de la komunumo kaj en sudo la setlejoj Bielacher kaj Sängetel.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Schönenwerd limas en nordo al Erlinsbach, en oriento al Eppenberg-Wöschnau, en sudoriento al Oberentfelden (AG), en sudsudoriento al Kölliken (AG), en sudo al Gretzenbach.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Araŭo al Olten. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la loka busreto de Araŭo kaj per ĝia stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Araŭo al Olten, Soloturno kaj Bielo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas la alveturejo Araŭo-okcidento proksimume 4 kilometrojn sudoriente de la komunumo.
Konataj personecoj
[redakti | redakti fonton]En Schönenwerd naskiĝis kaj vivis Carl Franz Bally (naskiĝis la 24-an de oktobro 1821 en Schönenwerd kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1899 en Bazelo) la fondinto de la konata ŝufabriko Bally, kiu havis sian sidejon dum multaj jaroj en la komunumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Schönenwerd datiĝas el la jaro 778 kiel Werith. La unua menciita setlejo estis malgranda monaĥejo sur insulo en la rivero Aro. Ĝis en la 19-a jarcento la sorto de la vilaĝo estis forte konektita kun la historio de la abatejo. La landa suvereneco apartenis al la Habsburgoj, kiel instituigis la senjorojn de Falkenstein kiel protektovoktoj. En la jaro 1458 la voktejo Gösgen, kies parto Schönenwerd estis, estis vendita al la urbo Soloturno. En la jaro 1798 kadre de la Helveta Revolucio francaj trupoj okupis la abatejon kaj la monaĥejo fariĝis nacia havaĵo de la Helveta Respubliko. Post la morto de Napoleono la abatejo estis reinstituigita. Kadre de la soloturna kulturlukto en la jaro 1874 per popola baloto la abatejo Schönenwerd estis definitive malfondita. En la jaro 1876 la kristankatolika eklezio apartiĝis de la romkatolika eklezio kaj la kristankatolikoj transprenis la abatan preĝejon. En de 1899 ankaŭ la reformita eklezio kunuzas la preĝejon pro siaj diservoj, dum la romiaj katolikoj en 1877 konstruis apartan helppreĝejon kaj en la jaro 1938 konsekris sian propran preĝejon.
Grava por la evoluo de Schönenwerd estis ekde la industriiĝo la influo de la familio Bally: En la jaro 1814 Peter kaj Niklaus Bally aĉetis la bendofabrikon Meyer en Arauo. En la jaro 1823 ili translokigis parton de la produktado al Schönenwerd. En la jaro 1851 Carl Franz Bally en Schönenwerd fondis sian faman la ŝufabrikon.[1]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kristankatolika abata preghejo en Schönenberg
-
Ĝardena kasteleto de Carl Franz Bally
-
Monumento por Carl Franz Bally
-
Bally-Ŝumuzeo
-
Rigardo de la preĝejo al la vilaĝo kaj la malvarmiga turo de la nuklea centralo Gösgen
-
Komunuma domo
-
Puto en la vilaĝocentro
-
Hotelo Storchen
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]