Saltu al enhavo

Bikini Atolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bikini Atolo
atoloadministra teritoria unuo
Akvejo Pacifiko
Insularo Marŝala Insularo
Geografia situo 11° 36′ 14″ N, 165° 23′ 23″ O (mapo)11.603889165.389722Koordinatoj: 11° 36′ 14″ N, 165° 23′ 23″ O (mapo) f1
Bikini Atolo (Marŝala Insularo)
Bikini Atolo (Marŝala Insularo)
DEC

Map

Areo 6 km² f4
vdr
Mapo de Bikini Atolo, el mapo de 1893 el Schutzgebiet der Marshall Inseln, publikigita en 1897.
Vegetaĵaro en Bikini Atolo.

Bikini Atolo (signife "kokosarbejo")[1] estas atolo en la Marŝala Insularo kiu estis la loko de 23 nukleaj testoj dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. La atolo konsistas el 23 insuloj kun totale 8.8 km² ĉirkaŭita de 594.1 km² centra laguno. Ĝi estis en la norda pinto de la Ralika Ĉeno, proksimume 87 km nordokcidente de la Ailinginae kaj 850 km nordokcidente de Majuro. Ene de Bikini Atolo, insuloj Bikini, Eneu, Namu kaj Enidrik enhavas ĉirkaŭ 70% el la terareo de la atolo. Bikini kaj Eneu estas la nuraj insuloj de la atolo kiu estis hejmo de permanenta loĝantaro. La insulo Bikini estas la plej nordorienta kaj plej granda insuleto. La atolo estis konata ankaŭ kiel atolo Eschscholtz, laŭ la nomo de la germana naturalisto Johann Friedrich von Eschscholtz, ĝis 1946, post la Marŝala Insularo estis kaptita de Usono dum la Dua Mondmilito.[2]

Nukleaj testoj

[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la dua mondmilito, la tiama usona ŝtatprezidanto Harry S. Truman decidis en decembro 1945 fari provojn pri nukleaj armiloj por determini ilian detruan potencialon. Entute okazis 67 testoj inter 1946 kaj 1958. Ĉiuj bomboj portis nomojn de usonaj indianaj triboj. La plej forta bombo kiu eksplodis en 1954 estis hidrogenbombo ("Bravo") kiu reprezentas la ekvivalentan povon de 7000 atombomboj kiuj falis sur Hiroŝimo[3].

Por realigi tiujn testojn la usona armeo forpelis la enloĝantojn el la atolo. Tiam, la estro de la atolo diris jenajn vortojn al usona milita ŝipestro: “Men otemjej rej ilo bein anij” (Ĉio restas en la manoj de Dio). Tiu frazo nun aperas sur la bikina flago. La flago estis adoptita en la jaro 1987, ĝi tute similas al la usona flago, por memorigi al tiu registaro siajn devojn kun la bikinanoj. La 23 blankaj steloj aperantaj sur la flago reprezentas la insulojn de la atolo; tiuj tri nigraj steloj estas la tri insuloj tute detruitaj dum la armilaj testoj. La du nigraj steloj aperantaj sur la suba parto estas la steloj kien devis foriri la loĝantaro de la atolo.[4]

Monda heredaĵo de Unesko

[redakti | redakti fonton]

La 31-an de julio 2010 la atolo estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas la unua loko en la Marŝala Insularo kiu estas enskribita en la liston de Monda Heredaĵo[3].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Marshallese-English Dictionary-Place Name Index". Arkivita el la originalo la 27an de oktobro 2012. Alirita la 18an de februaro 2019.
  2. "The Marshall Islands: A Brief History". Arkivita el la originalo la 15an de oktobro 2013 kaj alirita la 18an de februaro 2019.
  3. 3,0 3,1 (en) Bikini Atoll Nuclear Test Site, UNESKO
  4. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. pp. 7-8.