Billund
Billund | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7190 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 194 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 43′ N, 9° 7′ O (mapo)55.72439.1188Koordinatoj: 55° 43′ N, 9° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 58 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Billund [+] | |||
Billund estas urbeto en la regiono Syddanmark (suda Danio) de Danio, centre de la duoninsulo Jutlando. Temas pri la dua plej granda urbo en la samnoma komunumo. Laŭ la stato de 2009 la urbeto havas 6.033 loĝantojn.
Billund internacie aparte konatas pro la sidejo de la dania firmao LEGO, kiu produktas infanludilajn konstruobrikojn, kaj pro la porinfana amuzparko Legoland Billund.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Billund situas 13 kilometrojn oriente de la samkomunuma urbo Grindsted, 56 kilometrojn nordoriente de Esbjerg kaj 27 kilometrojn okcidente de la regiona ĉefurbo Vejle.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La urbo posedas internacian flughavenon kun 3100 metrojn longa avia dromo. La flughaveno estas la dua plej granda en Danio kaj havas la IATA-kodon BLL. Laŭ propraj informoj, la flughaveno dum la jaro 2007 havis pli ol 2,2 milionojn da pasaĝeroj.[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ retejo de la flughaveno Billund. Arkivita el la originalo je 2007-02-27. Alirita 2009-05-05.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de la komunumo Billund Arkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la amuzparko Legoland (plurlingva)