Saltu al enhavo

Biodiverseco-riĉaĵejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Listo de la biodiverseco de bestoj en Madagaskaro.

Biodiverseco-riĉaĵejobiodiverseco-varmpunkto estas biogeografia regiono kun signifa biodiverseco kiu estas perhome endanĝerigata.

La concepto de biodiverseco-riĉaĵejo estis lanĉata de la naturprotektisto Norman Myers en du artikoloj en The Environmentalist [1] [2], reviziita post ĝisfunda analizo fare de Myers kaj aliuloj en "Riĉaĵejo : Biologie plej Riĉaj kaj plej Minacaj Tersupraĵaj Ekoregionoj" [3].

Por konformiĝi kiel biodiverseco-riĉaĵejo laŭ la Myers-eldono de la jaro 2000 de la riĉaĵeja mapo, regiono devas respondi al du striktaj kriterioj : ĝi devas ampleksi almenaŭ 0,5 procentojn aŭ 1 500 speciojn de vaskulaj plantoj kiel endemiismoj, kaj ĝi devas esti perdinta almenaŭ 70 procentojn de sia origina vegetaĵaro[4]. Tra la mondo, almenaŭ por 25 areoj validas tiu ĉi difino, kun naŭ aliaj eblaj kandidatoj. Tiuj ejoj subtenas kvazaŭ 60 procentojn de la specioj de plantoj, birdoj, reptilioj kaj amfibioj en la mondo, kun alta proporcio de endemiaj specioj.

Biodiverseco-riĉaĵejaj iniciatoj

[redakti | redakti fonton]

Nur eta procento de la totala tersupraĵa areo ene de biodiverseco-riĉaĵejoj nuntempe estas protektata. Diversmaniere kaj multmaniere pluraj internaciaj organizaĵoj estas agantaj por konservi biodiverseco-riĉaĵejojn.

  • Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International, CI) aplikas renovigojn en scienco, ekonomio, politiko kaj komunuma partoprenado por protekti la plej biodiversec-riĉajn regionojn de la mondo, inkluzive de : biodiverceco-riĉaĵejoj, alte biodivercecaj sovaĵejoj kaj gravaj maraj regionoj. Naturprotekto Internacie aktivas en pli ol 40 landoj el kvar kontinentoj, kun centra oficejo apud Vaŝingtono [6].
  • Monda Natur-Fonduso (angle : World Wildlife Fund, WWF) estas disvolvinta tipologion nomata tutmondaj 200-regionoj, kiu emas elekti prioritatajn ekoregionojn por naturprotekto ene de 14 tersupraĵaj, 3 dolĉakvaj, kaj 4 maraj biomoj. Tiuj estas elektitaj kaŭze de ilia specioriĉeco, endemiismo, klada unikeco, nekutimaj ekologiaj aŭ evoluciaj fenomenoj, kaj monda malofteco. Ĉiuj biodiverseco-riĉaĵejo entenas almenaŭ unu tutmondaj 200-regionon.
  • Birda Vivo Internacie (angle : BirdLife International) estas identiginta 218 Endemibirdajn areojn (EBAjn) ĉiu el ili entenante du aŭ pli da birdoj trovataj nenie ajn aliloke. Birda Vivo Internacie identigis pli ol 11 000 EBAjn Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine tra la mondo.
  • Planta Vivo Internacie (angle : Plantlife International) kunordigas plurajn projektojn tra la mondo celate identigon de Gravaj Plantaj Areoj (angle : Important Plant Areas).
  • Ligo por Neniu Formorto (angle : Alliance for Zero Extinction) estas iniciato de multaj sciencaj organizaĵoj kaj naturprotektistaj grupoj kiuj kunlaboras por enfokusigi la plej endanĝerigatajn endemiajn speciojn en la mondo. Ili identigis 595 ejojn, inkluzive multe da Endemibirdaj Areoj.
  • Nacia Geografia Societo (angle : National Geographic Society) estas preparinta Mondan Mapon de biodiverseco-riĉaĵejoj kaj biodiverseco-riĉaĵejajn donitaĵojn inkluzive de detaloj pri la individue endanĝerigata faŭno en ĉiu riĉaĵejo, kiu estas disponebla danke al Naturprotekto Internacie[7].

Ĉiuj tiuj iniciatoj estas bazitaj sur sciencaj kaj kvantecaj esploroj.

Biodiverseco-riĉaĵejoj laŭ regiono

[redakti | redakti fonton]
Situo de la biodiverseco-riĉaĵejoj.

Tio estas listo de la plej grandaj kaj famaj Biodiverseco-riĉaĵejoj ĉe la tutmonda-planeda skalo. Ekzistas multege pli da ili en malpligranda skalo, kiel de la regiono kaj lando, ĉefe en areoj kun mikroklimatoj.

  1. Tropikaj Andoj
  2. Centrameriko
  3. Karibujo
  4. Atlantika arbaro
  5. Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj (Ekvadoro, Kolombio, Panamo, Peruo)
  6. Cerado
  7. Valdiviaj moderaj pluvarbaroj (Ĉilio)
  8. Kalifornia Flaŭra Provinco
  9. Ekoregionoj de Madagaskaro
  10. Orientafrikaj marbordaj arbaroj
  11. Gvineaj arbaroj de Okcidentafriko
  12. Kabolanda Flaŭra Regiono
  13. Sukulenta Karuo
  14. Mediteranea regiono
  15. Kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo
  16. Sunda Lando
  17. Wallacea
  18. Filipinaj humidaj arbaroj
  19. Hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo
  20. Sudokcident-ĉinaj Montaroj
  21. Okcidentaj Ghatoj kaj Srilanko
  22. Sudokcident-aŭstralia biodiverseco-riĉaĵejo
  23. Vanuatuaj pluvarbaroj
  24. Ekoregionoj de Novzelando
  25. Mikronezio-Polinezio
  26. Madreaj pinaroj-kverkaroj (Meksiko, Usono)
  27. Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo
  28. Orienta afromontano
  29. Korno de Afriko
  30. Irana-anatolia biodiverseco-riĉaĵejo
  31. Centraziaj Montaroj
  32. Orient-himalaja biodiverseco-riĉaĵejo
  33. Japana biodiverseco-riĉaĵejo
  34. Orient-melaneziaj Insuloj

Kritikoj pri la biodiverseco-riĉaĵejoj

[redakti | redakti fonton]

La alta profilo de biodiverseo-riĉaĵeja aliro rezultigis konsiderindan kritikon. Publikaĵoj kiel Kareiva & Marvier 2003 [8] estas argumentintaj ke biodiverseco-riĉaĵejoj :

  • Ne adekvate reprezentas aliajn formojn de specia riĉeco (ekzemple totala specia riĉeco aŭ minacata specia riĉeco).
  • Ne adekvate reprezentas kladojn, aliajn ol vaskulajn plantojn (ekzemple vertebruloj, aŭ fungoj).
  • Ne protektas pli etskalajn riĉaĵejojn.
  • Ne permesas ŝanĝojn de teruzadaj modeloj. Varmpunktoj reprezentas regionojn kiuj trapasis konsiderindan habitatodetruon, sed tio ne signifas ke ili nuntempe ankoraŭ trapasas tian perdon. Kontraŭe regionoj kiuj estas relative sendifektaj (ekzemple Amazonio) estas perdintaj relative malmulte da tero, sed nuntempe perdis ĝin gigantskale.
  • Ne protektas ekosistemajn servojn.
  • Ne konsideras kladogenetikan diversecon.

Freŝdata serio de publikaĵoj almontris ke biodiverco-riĉaĵejoj (kaj multaj aliaj prioritataj regionoj sistemoj) ne atentas pri la koncepto de kosto [9]. La celo de biodiverso-riĉaĵejoj ne simple estas identigi la regionojn kiuj biodiversece altvaloras, sed decidi pri naturprotektaj kostoj. La identigitaj regionoj inkluzivas industrilandajn regionojn (ekzemple la Kalifornia Flaŭra Provinco), flanke de regionoj en la evolulandoj (ekzemple Madagaskaro). La kosto de tereno emas varii inter tiuj regionoj en la ordo de grando de multoblo, sed la biodiverseco-riĉaĵejoj ne konsideras la gravecon de tiu diferenco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Myers, N. 1988 : The Environmentalist, 8, 187-208.
  2. Myers, N. 1990 : The Environmentalist, 10, 243-256.
  3. angle Russell A. Mittermeier, Norman Myers and Cristina Goettsch Mittermeier 2000 : Hotspots : Earth's Biologically Richest and Most Endangered Terrestrial Ecoregions, Conservation International, ISBN 978-968-6397-58-1 angle
  4. Myers, N. et al. 2000 : Nature, 403, 853–858. angle
  5. angle The Critical Ecosystem Partnership FundOfficial website Arkivigite je 2009-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
  6. angle About Conservation International, elŝutita 10/1/2007CI's Mission
  7. angle Conservation International (2007) BIODIVERSITY HOTSPOTS Resources
  8. Kareiva, P. and M. Marvier 2003 : Conserving Biodiversity Coldspots, American Scientist, 91, 344-351. angle
  9. angle Possingham, H. and K. Wilson 2005 : Turning up the heat on hotspots, Nature, 436, 919-920.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • angle Myers, Norman, 1990 : The biodiversity challenge: expanded hotspots analysis, The Environmentalist, 10 (4), 243– 256. }
  • angle Myers, N., R. A. Mittermeier, C. G. Mittermeier, G. A. B. da Fonseca, and J. Kent. 2000 : Biodiversity hotspots for conservation priorities, Nature, 403:853-858.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]