Bita elŝuto
Bita elŝuto, aŭ duuma elŝuto, aŭ deksesuma elŝuto, estas teksta eligaĵo prezentanta nombrajn valorojn de la bajtoj de iu parto de komputila memoro aŭ dosiero, ofte farata dum erarserĉado. La nombraj valoroj fakte prezentas la bitojn de la datumoj, tial oni preferas esprimi ilin en duuma, okuma aŭ deksesuma nombrosistemo.
En deksesuma elŝuto ĉiu bajto estas oportune prezentata per 2 deksesumaj ciferoj. La eligaĵo kutime estas aranĝita en liniojn prezentantajn po 8 aŭ 16 bajtojn disigitajn per spacetoj; maldekstre aperas kroma kolumno indikanta adresojn aŭ numerojn de la komenca bajto de la respondaj linioj.
Bitajn elŝutojn disponigas ekz‑e la programoj hexdump
, hd
, od
(historie temis pri Okuma elŝuto, Octal Dump). Jen ekzemplo de 8-uma bita elŝuto de la signoĉeno «Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde» kodita en UTF-8, farita per la Uniksa od
(la askiaj signoj Eoao iuade aperas per siaj signobildoj, dum por la dubajtaj kodoprezentoj de ĥŝĝcĵŭ aperas po 2 okumaj nombroj):
$ echo "Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde" | od -c 0000000 E 304 245 o 305 235 a n 304 235 o 304 211 i u 0000020 304 265 a 305 255 d e \n 0000030 $
Kaj jen la 16-uma elŝuto de plena ĉiuliteraĵo per la Uniksa hexdump
(en la dekstra kolumno la ne-Askiaj bajtoj estas prezentitaj per la punkto ‹.
›):
$ echo "Kuba harpisto ŝajnis amuziĝi facilege ĉe via ĵaŭda ĥoro" | hexdump -C 00000000 4b 75 62 61 20 68 61 72 70 69 73 74 6f 20 c5 9d |Kuba harpisto ..| 00000010 61 6a 6e 69 73 20 61 6d 75 7a 69 c4 9d 69 20 66 |ajnis amuzi..i f| 00000020 61 63 69 6c 65 67 65 20 c4 89 65 20 76 69 61 20 |acilege ..e via | 00000030 c4 b5 61 c5 ad 64 61 20 c4 a5 6f 72 6f 0a |..a..da ..oro.| 0000003e $