Biterbulo
Aspekto
Biterbulo (nederlande bitterbal) estas fritita eta bulforma krokedo kun diametro de 3 ĝis 5 cm. La pezo estas ĉ. 20 gramoj.
Biterbuloj antaŭe estis manĝataj kun bitero, tial la nomo.[1] La rapidmanĝo estas tre populara en Belgio kaj Nederlando. Ankaŭ en Surinamo kaj Indonezio ĝi ankoraŭ estas manĝata. Aliloke ĝi apenaŭ estas konata.
La biterbulo ofte estas servata kun mustardo.