Blümlisalp (ŝipo)
Blümlisalp estas radvaporŝipo konstruita en la jaro 1906, kiu cirkulas sur la Lago de Thun en Berna Oberlando en Svislando. La ŝipo estis nomita laŭ montmasivo Blümlisalp (montmasivo) en Berna Oberlando en Svislando. La traduko de la nomo en Esperanto estas floreta alpopaŝtejo.
Teknikaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Svisa Nomo: Blümlisalp (Bluemlisalp)
- Ŝipkonstruejo: Escher, Wyss & Cie., Zuriko
- Konstrua kosto (1906): 375000 svisaj frankoj
- Destapla jaro: 1906, en funkcio ( ĝis 1971), kaj ekde 1992
- Longeco: 60,45 m
- Larĝeco: 13,15 m
- Profundeco en akvo: 1,58 m
- Maŝino: 2-Zyl.-liga vapormaŝino, (1 alta prema cilindro kaj 1 malalta prema cilindro kun ligilo)
- Povo (ĉevalpovo): 650
Konstrua historio
[redakti | redakti fonton]La unuigita vaporŝipoveturado-societo por la lagoj de Thun kaj Brienz (VDG) en kantono Berno en Svislando mendis la novan salonovaporŝipo en jaro 1905 por la prezo da 375000 svisaj frankoj de la firmao Escher, Wyss & Cie. en Zuriko, Svislando. Oni volis la plej grandan, povuman kaj elegantan ŝipon sur Lago de Thun kaj la Lago de Brienz.
La firmao konstruis jam multajn vaporŝipojn, sed oni devis konstrui novan konstruan domegon kun longeco de 62 metroj por prezo de 165000 svisaj frankoj. Ankaŭ oni konstruis irejon el ŝtala betono de longeco de 132 m.
La ŝipo Blümlisalp estis en jaro 1906 tre moderna ŝipo, ĝia longeco estis 60,45m, ĝia larĝeco kun radaj kestoj 13,15 m, kaj la akva profundeco estis 1,58m je maksimuma pezo inkluzive 7 tunoj da terkarbo. La ŝipo povis transporti 800 personojn.
Fino de funkcionado
[redakti | redakti fonton]La 1-an de aŭgusto 1971 oni haltis la trafikadon de la ŝipo kaj oni volis ferrubigi la ŝipon Blümlisalp, kiu estis la lasta radvaporŝipo, kiu trafikis sur Lago de Thun. Dum 20 jaroj, ekde 1971 ĝis 1991 la ŝipo rustiĝis en delto de la rivero Kander.
Rekonstruo
[redakti | redakti fonton]De 1990 ĝis 1992 la societo „Vaporama“ rekonstruis la ŝipon en 2 jaroj. La 22-an de majo 1992 oni festis la novan lanĉadon. Ek de 1992 la ŝipo trafikas en somero inter aprilo kaj oktobro laŭ oficiala horaro.
Horaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la horaro de somero 2011 la ŝipo ekveturas je la 12:33 en Thun kaj alvenas en Interlaken je 14:45, kaj ekveturas en Interlaken denove je la 15:10 kaj alvenas je la 17:15 en Thun.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- La frua "Oberländische Dampfschifffahrts-Gesellschaft" (Oberlanda Vaporŝipvetur-Societo) de 1869 ĝis 1870 mendis novan salonan vaporŝipon, sed oni likvidis la societon kaj la VDG transprenis la novan ŝipon kaj donis al ĝi la nomon "Oberland".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ŝipo Blümlisalp – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Firmao BLS fervojoj kaj ŝipoj Arkivigite je 2011-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Vaporama (Organizaĵo por la rekonstruo de la ŝipo)
- Oficiala horaro de la svisaj transportentreprenoj
- Artikolo pri la detala historio de la ŝipoj sur la Lago de Thun kaj la Lago de Brienz Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝo pri la historio de ŝipveturado sur la lagoj de Thun kaj Brienz detale kun bildoj Arkivigite je 2011-06-10 per la retarkivo Wayback Machine