Saltu al enhavo

Black Crystal

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Black Crystal

Disvolvo Roy Carnell
Eldoninto Carnell Software
Dato de lanĉo 1982
Platformo ZX81, ZX Spectrum, Commodore 64, TI-99/4A
Ĝenro Agada-aventura videoludo
vdr

Black Crystal (esperante Nigra Kristalo) estas agada-aventura videoludo eldonita en 1982 por la hejmaj komputiloj ZX81, ZX Spectrum, Commodore 64 kaj TI-99/4A fare de Carnell Software Ltd.[1][2] Ĝi estis la unua parto de la "Trilogio de la Tria Kontinento"[3] de aventuraj videoludoj, kaj estis sekvita de Volcanic Dungeon kaj The Wrath of Magra.

La videoludo proponis epopean rakonton, kiu disvolviĝis tra multaj lokoj : Reĝlando Beroth, Kastelo de Ombroj, Lernejo de Shaggoth, Templo de la Fajro-Demono, Turo de Beroth, Maro de Sablo, Subtera Marĉo, Ora Minejo, Ponto Super Abismo, Templa Labirinto, Ĉambro de Fosaĵoj, Sinjoroj de Kaoso, kaj fine La Nigra Kristalo.

La ludanto rolas kiel aventuristo, kiu vagas tra la fantazia Reĝlando Beroth por venki malamikon nomatan Tobias. Tobias vokis la Nigran Kristalon, kaj ĉi tiu povas esti detruita nur vizitante ses mapojn kaj kolektante sep ringojn de potenco. Post kiam la ringoj estas kolektitaj, la ludanto devas venki Tobias okaze de fina alfrontiĝo.[4]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludo estis ĉefe teksta aventuro kun grafika mapo. La kompletigo de mapo permesas al la ludanto progresi, dum malsukceso signifas rekomenci la saman mapon. Ĉiu mapo estas alŝutita sinsekve el la kasedo, kio donas unikan senton al ĉi tiu ZX81-titolo.

La ludanto devas enigi komandojn por kompletigi partojn de la mapo, kun malsamaj sekcioj havantaj malsamajn kontrolojn.[5] Ĉar la luda mondo estis tre granda, la ludanto povis savi progreson, sed ankaŭ reviziti lokojn per enigo de ties koordinatoj. La ludanto devis trovi la plej taŭgan kombinon de Pureco, Fizika Forto kaj Spirita Forto por sukcesi en la multaj taskoj necesaj por fine atingi la Nigran Kristalon.

Black Crystal estis tiutempe ofte citata kiel unu el la plej bonaj aventuraj videoludoj por ZX81, ekzemple :

"Estas nur du grafikaj aventuroj kiuj elstaras en la merkato nuntempe. La unua produktita estis Black Crystal de Carnell Software..."[6]

"Black Crystal estas la plej ambicia aventura ludo, kiun mi vidis por ZX81, kun elementoj de La Mastro de l' Ringoj kunigitaj al aventura formato. (...) La programo estas granda kaj dividita en ses segmentojn, antaŭita de mallonga ŝarĝa testo... necesas iom da tempo por malkovri la ĝustajn klavojn por movado kaj uzado de armiloj, kaj por trovi la ĝustajn taktikojn antaŭ diversaj monstraĵoj. Tamen, Black Crystal impresis min pro sia granda kvanto kaj ĝenerale alta prezento. Mi timas, ke mi fariĝis dependanto."[7]

"...Black Crystal estas bonega grafika aventuro, kiu igas vin transiri diversajn mediojn por detrui la juvelon de la titolo. Tra ses impresaj mapoj, oni ricevas diversajn taskojn inkluzive de retrovo de ŝlosiloj aŭ batalado kontraŭ drakoj. ...la alloga ludado konstante instigos vin al unu plia provo."[8]

"...Estas kelkaj el tiuj ludoj, kiuj restis en la historio... 3D Defender, Black Crystal, QS Scramble kaj Galactic Trooper ĉiuj estas ludindaj."[9]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]