Blaj
Blaj · Balázsfalva · Blasendorf | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Rumanio | ||||
Regiono | Transilvanio | ||||
Distrikto | distrikto Alba | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 515400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 17 816 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 180 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 11′ N, 23° 55′ O (mapo)46.17527777777823.914444444444Koordinatoj: 46° 11′ N, 23° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 260 m [+] | ||||
Areo | 98,93 km² (9 893 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Blaj [+] | |||||
Blaj - jen rumane, prononco [blaĵ], hungare Balázsfalva [bala:ĵfalva], germane Blasendorf - estas urbo en Rumanio ĉe la kunfluo de la riveroj Târnava Mare kaj Târnava Mică nordoriente de Alba Iulia. La urbo estas parto de la regiono Transilvanio kaj la distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Deleni-Obârșie, Izvoarele, Flitești, Mănărade, Petrisat, Spătac, Tiur kaj Veza.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 2 204 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 24 101, kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 17 816 loĝantoj.
Komence de la 20-a jarcento ankoraŭ ekzistis la administra unuo Blaj-Sat [blaĵ sat] (hungare Kisbalázsfalva, germane Kleinblasendorf), kiu estis alligita al la urbo Blaj. Ĝia unua mencio skribe estas en 1271. En 1910 ĝi havis 1 463 loĝantojn (rumanoj, hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj mencioj skribaj de la nun urba loĝloko Blaj estas en 1252 kaj 1271. En 1333 ĝi estis ekleziejo kaj havis hungarajn loĝantojn. En la 18-a jarcento ĝi fariĝis la eklezia kaj kultura centro de la rumanoj en Transilvanio. Ĝi estis la loko de naciaj kunvenoj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Alsó-Fehér vármegye.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Erzsébet Balogh (n. en 1963): pentristino.
- Gerd Bonfert (n. en 1953): fotografisto ekde 1973 en Germanio. artista retejo.
- Vasile Crișan (n. en 7-a de februaro 1926): pentristo.
- Mihály Cserényi, (vivis en la 16-a jarcento, d:Q12813973): verkisto, katolika aŭtoro de poemoj.
- Mihály Eisikovits (n. la 8-an de oktobro 1908, m. la 13-an de januaro 1983 en Kluĵo): komponisto, muzikhistoriisto.
- Géza Kulcsár (1918-1974), inĝeniero pri kemio
- Mircea Moldovan (n. la 3-an de novembro 1936): reĝisoro.
- Letiția Munteanu (n. la 7-an de februaro 1902, m. je nekonata dato): pentristino.
- Iacob Mureșianu (n. en Braŝovo la 29-an de junio 1857, m. la 25-an de majo 1917): komponisto.
- Iuliu Mureșianu (n. la 3-a de januaro 1900 – m. la 15-an de februaro 1956 en Kluĵo): komponisto.
- Gyula Salusinszky (1885-1939), hungara juristo.
- Imre Salusinszky (n. la 27-an de februaro 1883, m. la 24-an de majo 1946 en Budapeŝto): ĵurnalisto, redaktoro.
- Éva Semlyén (n. la 3-an de novembro 1917, m. la 16-an de septembro 1986 en Kluĵo) pripedagogia verkistino, lernolibroverkistino
- Amália Szőke (n. la 14-an de februaro 1929, m. la 16-an de septembro 2008 en Helsinko) fakverkistino pri geologio kaj kulturhistorio