Blanforda neĝopasero
Blanforda neĝopasero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blanforda neĝopasero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Montifringilla blanfordi (Hume, 1876) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blanforda neĝopasero (Montifringilla blanfordi) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Pakistano, Barato kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimata herbejo.
Ĝi estis foje traktata kiel samspecifa kun la Afgana neĝopasero, P. theresae, sed estas gravaj plumardiferencoj.
Oni agnoskis tri subspeciojn nome jenaj:
- ventorum (Stegmann, 1932) - nordokcidenta Ĉinio el sudorienta Ksinjiango (Altun Ŝan) orienten al nordokcidenta Kinghajo.
- barbata (Przevalski, 1887) - nordacentra Ĉinio (orienta Kinghajo).
- blanfordi (Hume, 1876) – Tibeta Altebenaĵo el suda Kinghajo suden al orienta E Ladaĥo, norda Nepalo kaj Sikimo.
Tiu specio havas, kiel la parencaj samgenranoj, brunajn kronon kaj dorson, sed senstriaj kaj pli ruĝecbruna en la kolareo kaj flankoj, kio alproksimigas ĝin al la proksime parenca Ruĝeckola neĝopasero; kiel aliaj samgenranoj, ankaŭ la masklo de tiu specio montras nigran maskon el la beko al la okulo kaj suben tra la mentono, sed tiu ĉi montras ankaŭ nigran supran strion el la beko al la mezo de la blankeca frunto. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Montifringilla blanfordi[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
|