Blanka urbo (Moskvo)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blanka urbo (apartigilo) |
Blanka urbo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
pereinta konstruaĵo • neighborhood or historical district of Moscow • arkeologia loko | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 45′ N, 37° 38′ O (mapo)55.7511111137.62833333 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Moscow.gif/220px-Moscow.gif)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/Vasnetsov_u_Myasnitskih_vorot_Belogo_goroda_1926.jpg/220px-Vasnetsov_u_Myasnitskih_vorot_Belogo_goroda_1926.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/18/Vasnetsov_Lubyanoy_torg_na_Trube.jpg/220px-Vasnetsov_Lubyanoy_torg_na_Trube.jpg)
Blanka urbo (ruse Белый го́род, [Belij gorod]) estas historia loĝata urboparto de Moskvo. Ĝi aperis dum pliegigo de mezepoka Moskvo. Ĝi situis ekstere de Kremlo kaj Kitaj-urbo kiel ĉeikaŭiganta loĝata teritorio kaj same estis defendata de muro. En malnovaj manskribaĵoj "Blanka urbo" estis nomata ankaŭ la muro.
En 18-a jarcento defendanta muro de Blanka urbo estis malkonstruita, anstataŭ ĝi aperis vojoj kaj arboj. Nun sur ĝia loko situas preskaŭ cirkla Bulvarda ringo
Deveno de nomo[redakti | redakti fonton]
Nomo "Blanka urbo" eble devenas de blanka koloro de muro kaj turoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Apero de loĝejoj en Blanka urbo ekiĝis dum rapida kreskado de Moskvo. Tiam en Kremlo kaj Kitaj-urbo loko jam ne sufiĉis. Nova teritorio estis malbone defendita kaj orte suferis pro tataraj invadoj kaj brulegoj.
Muro de Blanka urbo[redakti | redakti fonton]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/48/Loupe.svg/12px-Loupe.svg.png)
Defendanta muro de Blanka urbo estis konstruita dum regado de caro Fjodor Ivanoviĉ dum 1595 — 1591 sur loko de estintaj lignaj defendiloj forbriligitaj en 1571 (dum invado de krimetataroj). Nova murokonstruado estis sub gvido de Fjodor Konj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c8/%D0%A5%D0%BE%D1%85%D0%BB%D0%BE%D0%B2%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D0%BF%D0%BB%D0%BE%D1%89%D0%B0%D0%B4%D1%8C01._2007..jpg/220px-%D0%A5%D0%BE%D1%85%D0%BB%D0%BE%D0%B2%D1%81%D0%BA%D0%B0%D1%8F_%D0%BF%D0%BB%D0%BE%D1%89%D0%B0%D0%B4%D1%8C01._2007..jpg)
La muro aperis dum nelonga tempo. Ĝi suferis pro Grenda Malordo kaj poste estis iome ŝanĝita. Post Granda Nordia Milito ĝi perdis sian signifon kiel defendanta muro: oni ne plu gardadis elirejojn kaj ne ŝlosadis ilin por nokto. Moskvanoj ekis poiomete malkonstrui muron por propraj loĝejoj; multaj tiamaj domoj de Moskvo estis konstruitaj el ĝia ŝtono. En fino de 18-a jarcento la muro estis neniigita, anstataŭ ĝi aperis nova Bulvarda ringo.
Transporto[redakti | redakti fonton]
En Blanka urbo funkcias multaj specoj de publika surtera urba transporto kaj metroo.
Metrostacioj: Aleksandrovskij sad,
Arbatskaja,
Arbatskaja,
Biblioteka imeni Lenina,
Borovickaja,
Cvetnoj bulvar,
Ĉeĥovskaja,
Ĉistije prudi,
Kitaj-Gorod,
Kropotkinskaja,
Kuzneckij Most,
Lubjanka,
Oĥotnij Rjad,
Ploŝĉadj Revolucii,
Puŝkinskaja,
Sretenskij bulvar,
Teatralnaja,
Trubnaja,
Turgenevskaja,
Tverskaja.