Blankagorĝa kosifo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blankagorĝa kosifo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cossypha humeralis (Smith, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankagorĝa kosifo (Cossypha humeralis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.
Plenkreskulo de tiu specio havas grizajn suprajn partojn kun tre rimarkindan nigran vizaĝon el la beko al la orelzono, multe pli larĝa ol ĉe aliaj kosifoj kaj tre kontrasta inter du blankaj areoj nome la superokula strio, komuna en aliaj samgenranoj, kaj tre blanka gorĝo, kio nomigas la specion kaj etendiĝas al supra brusto, dum pli sube nuanciĝas al heloranĝa en flankoj kaj ventro. La flugiloj estas nigrecaj kun blanka centra zono kiu videblas el ŝultroj kiel subena strio. Estas oranĝaj la pugo kaj eksteraj vostoplumoj en bazo dum la centraj kaj anguloj estas malhelbrunecaj al nigrecaj. La beko estas nigreca kaj kruroj kaj piedoj el malhelbrunecaj al nigrecaj.
Ĝi troviĝas en Suda Afriko nome en Bocvano, Mozambiko, Sudafriko, Svazilando kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropika aŭ tropika seka arbustaro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Cossypha humeralis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.