Blankapuga petrelo
Blankapuga petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankapuga petrelo, O. g. galapagoensis
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Oceanites gracilis (Elliot, 1859) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Blankapuga petrelo (Oceanites gracilis) estas malgranda specio de marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj. Tiu specio estas konata ankaŭ kiel Ŝtormopetrelo de Elliot. Estas du subspecioj, nome O. g. gracilis, kiu troviĝas ĉe la Humboldta Marfluo ĉe Peruo kaj Ĉilio (kaj eble ankaŭ en Argentino kaj Kolombio), kaj O. g. galapagoensis, kiu troviĝas ĉe la Galapagoj, en Ekvadoro.
Ĝi estas fulgonigra ŝtormopetrelo kun tre klare distinga blanka pugo, kio estas tialo por la komuna nomo. Ĝi havas longajn krurojn kiuj dumfluge etendas preter la korpo.
Spite la oftaj vidaĵoj de tiu specio ĝi estas tre malmulte konata; oni trovis ĝis nun nur unu neston. La manĝokutimaro de la galapaga subspecio estas tute malkutima inter ŝtormopetreloj ĉar ili manĝas proksime al la marbordo; dume ĉiuj aliaj ŝtormopetreloj estas nure pelagaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Oceanites gracilis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de Julio 2007.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|