Blankaventra paruo
Blankaventra paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankaventra paruo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Parus albiventris (Shelley, 1881) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankaventra paruo (Parus albiventris) estas paserina birdo de la familio de Paruedoj.
Ĝi estas simila al proksimaj parencoj kiaj la Blankaŝultra paruo, la Blankaflugila nigra paruo, la Suda nigra paruo kaj la Karpa paruo, tio estas ĝenerale nigra birdo kun rimarkinda blanka flugilmakulo, sed kiel distingilo tiu specio montras pli blankan makulon kaj ĉefe blankan ventron, malkiel ĉe la aliaj samgenranoj, kiuj havas nigrecajn ventrojn, kaj tio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie albiventris signifas precize “kun blanka ventro”.
Ĝi troviĝas en subsahara zono el la angulo de la Gvinea golfo nome el Kameruno kaj Niĝerio orienten al Kenjo, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Parus albiventris[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 26an de julio 2007.