Blankorela melozono
Blankorela melozono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankorela melozono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Melozone leucotis (Cabanis, 1861) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankorela melozono, Melozone leucotis, estas Amerika pasero, tio estas birdospecio de la familio de Emberizedoj. Ĝi reproduktiĝas en malgranda teritorio de Centrameriko je mezaj altitudoj el suda Meksiko (Chiapas) kaj Gvatemalo al nordokcidenta Kostariko. La teritorio de tiu specio estas en la pacifika deklivaro de Centrameriko, kaj Belizo, (en la Golfo de Meksikio), kaj Honduro ne estas en ties normala teritorio.
Tiu birdo troviĝas tipe je altitudoj inter 450 kaj 2000 m en subkreskaĵaro kaj arbustaroj de ravinoj, arbarbordoj kaj aliaj duonmalfermaj arbaroj inklude duarangajn kreskaĵarojn kaj grandajn ĝardenojn.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Blankorela melozono estas averaĝe 17.5 cm longa kaj pezas 43 g. Ne estas seksa duformismo. Plenkreskulo havas fortikan malhelgrizan bekon kaj nestriecajn olivecbrunajn suprajn partojn. La kapo estas ĉefe nigra kun blanka okulringo interrompita de horizontala traokula strieto kaj blankaj makuloj kaj antaŭ kaj malantaŭ la okulo. La nuko estas verda kaj la kolflankoj estas brilflavaj kiel kvara makulo post la tri blankaj el la nigra beko al la kolflankoj; pro tio surloke oni nomas la specion en la hispana “cuatroojos” [kuatroOĥos], tio estas “kvarokula”. La gorĝo kaj brustomakulo estas nigraj, separataj de fajna ruĝecgriza linio, kaj la resto de la subaj partoj estas ĉefe blankaj kun griza en flankoj. En ŝultro estas oliveca al flaveca nuanco.
Junuloj havas pli flavajn subajn partojn, kaj pli senkoloran nedistingan kapobildon.
Nordaj birdoj de Nikaragvo, M. l. nigrior havas multe pli larĝan nigran brustomakulon ol la nomiga kostarika formo, kaj la plej norda el la tri subspecioj, M. l. occipitalis, havas grizan kronostrion, evidentan flavan superokulan strion kaj tre malgrandan brustomakulon.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La alvoko de la Blankorela melozono inkludas fajnan cip. La maskla kanto estas eksploda fajfo spit-ĈAR sii-sii-sii.
La Blankorela melozono manĝas surgrunde semojn, falitajn berojn, insektojn kaj araneojn. Ĝi estas kutime en paroj, kaj estas timida specio plej vidata ĉe krepusko, kvankam pli facile trovebla ol la pli kaŝema parenco, la Blankavizaĝa melozono.
La nesto, konstruata de la ino, estas amasa bulo de tigoj, bastonetoj kaj alia plantomaterialo konstruita surgrunde aŭ malpli da 75 cm supergrunde, kaj kaŝita inter bananoplantoj, orkideoj aŭ simila kovraĵo. La ino demetas 2 brunmakulitajn blankajn ovojn, kiujn ŝi kovas dum 12–14 tagoj. La masklo helpas en idomanĝigado.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Roger Tory Peterson kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México. ISBN 978-968-13-3207-5
- Sada, A.M.; Phillips, R., kaj Ramos, M.A. 1984. Nombres en castellano para las aves mexicanas. Publicación de Divulgación No. 17. Instituto Nacional de Investigaciones sobre Recursos Bióticos. México. Citado por Peterson y Chalif (2008).
- Melozone leucotis Ruĝa Listo de IUCN, 8-a de septembro de 2009, IUCN, angla[rompita ligilo]
- [url=http://darnis.inbio.ac.cr/ubisen/FMPro?-DB=UBIPUB.fp3&-lay=WebAll&-error=norec.html&-Format=detail.html&-Op=eq&id=3493&-Find[rompita ligilo] Melozone leucotis, 8-a de septembro de 2009 Instituto Nacional de Biodiversidad de Costa Rica (INBio) hispane]
- Byers, Olsson kaj Curson, Buntings and Sparrows ISBN 1-873403-19-4
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Blankorela melozono[rompita ligilo] ĉe Internet Bird Collection
- Mapo & resumo Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine InfoNatura NatureServe
- Foto de poŝtmarko (de Salvadoro)
- Foto Arkivigite je 2010-11-21 per la retarkivo Wayback Machine; Artikolo Arkivigite je 2021-04-24 per la retarkivo Wayback Machine "Birds of Costa Rica"
- Blankorela melozono, fotaro VIREO
|