Blokado de Berlino
Aspekto
La blokado de Berlino estas la blokado de okcidenta Berlino, meze de la sovetia okupadzono (la posta Germana Demokratia Respubliko) fare de Sovetunio de la 24-a de junio 1948 ĝis la 12-a de majo 1949.
Post longa malpliboniĝo de la rilatoj inter la kvar okupantoj de Germanio, Sovetunio blokis ĉiujn surterajn vojojn al Berlino la 24-an de junio 1948. Tio estis la unua krizo de la epoko de internaciaj rilatoj konata kiel malvarma milito. Berlino situis tiam centre de la alfronto inter Usono kaj la Sovetio de Stalin.
Por eviti, ke la okcidenta parto de la urbo iĝu sovetia, Usono kaj ties aliancanoj starigis gigantan aeran ponton, kiu ebligis al la urbanoj pluvivi kaj rezisti.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- TTT-ejo de la historia muzeo de Berlino (germane) Arkivigite je 2008-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Resumo de la eventoj kun ligilo al filmeto (germane) Arkivigite je 2007-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Germana ttt-ejo kun multaj atestoj (germane) Arkivigite je 2008-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- US Army Transportation Museum (angle) Arkivigite je 2007-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- European NAvigator (ENA) Arkivigite je 2006-10-23 per la retarkivo Wayback Machine
- The Berlin Airlift Historical Foundation (angle)