Blovoŝanĝilo
Blovoŝanĝilo (ankaŭ blovsintezilo aŭ lirikono) estas elektrona muzikinstrumento, kiu laŭ ekblovmaniero similas al tiu de bekfluto, klarneto aŭ saksofono. La blovsintezilo palpas per specialaj sensiloj la blovfluon de la muzikisto kaj la uzokombinaĵon de klaposimila ŝaltkombinaĵo. Ĉi tiuj elektronaj signaloj estas transformataj en MIDI-datumojn kaj alvenas por la vera tongenerado en internan sintezilon aŭ en eksteran sonmodulilon.
Ludmaniero kaj tekniko
[redakti | redakti fonton]Blovsintezilo estas ludebla per malsamaj manieroj.
Ekz. Yamaha ofertas je sia modelo WX5 saksofon- resp. bekflut-similan plastobuŝaĵon. La prenadoj estas certagrade reguligeblaj, sed plejparte similaj al tiuj de saksofono. Je WX5 la "klapoj" estas tiel konstruitaj, ke oni devas premi ilin, dum kiam la klavojn de EWI de Akai oni devas nur tuŝi. La tonamplekso estas 6-8 oktoj elekteblaj per la dikfingro sur la dorsflanko.
Modernaj aparatoj reagas kiel tradicia instrumento je dinamiko kaj forto de la aerfluo kaj ŝanĝas per tio la sonkoloron. Nutrata estas la elekto de la ludeblaj instrumentoj per tiel nomata „sonbanko“, en kiu la variaj sonkoloroj estas eltireblaj.
Gravaj muzikistoj
[redakti | redakti fonton]Unu el la unuaj muzikistoj, kiuj ludis ĉi tiun instrumenton, estis saksofonisto Wayne Shorter kun lirikono de la firmao Computone. La kalifornia saksofonisto Tom Scott antaŭenigis la popularecon de ĉi tiu instrumento per sia bando LA Express kaj la titolmuziko por la televidserio "Starsky & Hutch". Nun li ankaŭ ludas blovsintezilon de AKAI.
Modeloj
[redakti | redakti fonton]Blovoŝanĝiloj
[redakti | redakti fonton]- Yamaha WX5 Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Akai EWI 4000S
Tongenerilo
[redakti | redakti fonton]- Yamaha VL70-m Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine