Blua linio (metroo de Montrealo)
Blua linio | |
---|---|
Acadie (Metroo de Montrealo) | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | stm |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 9,7 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
12 stacioj | |
La blua linio (angle Blue Line, france Ligne bleue) (aŭ linio 5) estas unu el la kvar linioj de la Metroo de Montrealo. Ĝi transiras la arondismentojn Côte-des-Neiges–Notre-Dame-de-Grâce, Outremont kaj Villeray–Saint-Michel–Parc-Extension de la urbo Montrealo en ĝenerala nordorienta/sudokcidenta direkto. La blua linio ligas la stacion Snowdon en la kvartalo Côte-des-Neiges al la finstacio Saint-Michel en la kvartalo Saint-Michel kaj transiras la oranĝan linion ĉe la stacioj Snowdon kaj Jean-Talon.
Kompletigita en 1988, la blua linio estas la plej freŝdata kaj la sola linio de la Metroo de Montrealo, kiu ne trapasas la urbocentron de Montrealo. Kun 19,1 milionoj da pasaĝeroj en 2001, ĝia trafiko estas signife pli malalta ol tiuj de la oranĝa kaj verda linioj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Metroo de Montrealo
- Korporacio de Transporto de Montrealo
- Verda linio (metroo de Montrealo)
- Oranĝa linio (metroo de Montrealo)
- Flava linio (metroo de Montrealo)
- Stacioj de la metroo de Montrealo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ligne bleue (métro de Montréal) en la franca Vikipedio.
|