Blumonta Pinto
lumonta Pinto | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
2 256 m | ||
Situo | ![]() | ||
Geografia situo | 18° 3′ N, 76° 35′ U (mapo)18.046666666667-76.579166666667Koordinatoj: 18° 3′ N, 76° 35′ U (mapo) | ||
| |||
Rimarko | La plej alta monto de Jamaiko | ||
La Blumonta Pinto, en angla Blue Mountain Peak, estas la plej alta monto en Jamaiko je 2,256 metroj (7,402 ft). Ĝi estas hejmo de la Blumonta Kafo kaj ties famaj lokoj. La Blumonta Pinto apartenas al la montaro nome Bluaj Montoj kaj estas la dua plej alta montopinto en Karibio post Pico Duarte de la Dominga Respubliko.[1] Ĝi situantas en la limo de la municipoj Portland kaj Saint Thomas de Jamajko.

Kiel unu el plej longaj kontinuaj montaroj en Karibio, la Bluaj Montoj dominas super la orienta triono de Jamajko. Parto de la Bluaj Montoj estas enhavata en la Nacia Parko Blue Mountain John Crow Mountain starigita en 1992, kiun administras la jamajka registaro.
El la montopinto, atingebla per piedira pado, videblas kaj la norda kaj la sudaj marbordoj de la insulo. Dum klara tago, eĉ la konturo de la insulo Kubo, 210 km for, povas esti vidata.
Kelkaj el la plantoj troviĝantaj tie estas endemioj kaj multaj estas nanaj, ĉar malvarmo malhelpas kreskon.
18° 02′ 48″ N 76° 34′ 45″ O / 18.04667 °N, 76.57917 °O (mapo)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Island High Points of the Caribbean Region" on Peakbagger Konsultita la 28an de septembro 2011