Bluvizaĝa malkohao
Bluvizaĝa malkohao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phaenicophaeus viridirostris (Jerdon, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bluvizaĝa malkohao, Phaenicophaeus viridirostris , estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.
Ĝi estas endemismo de Srilanko kaj suda Barato. La bluvizaĝa malkohao estas birdo de malferma arbaro kaj arbusta ĝangalo. Ili nestumas en dorna arbusto, kie la ino demetas kutime du, foje tri, ovojn.
La bluvizaĝa malkohao estas grandeca specio 39 cm longa. La dorso kaj kapo estas malhelverdaj kaj la supra vosto estas verda bordita de blanko. La gorĝo kaj ventro estas pli helverdaj. Estas granda blua makulo ĉirkaŭ la okulo (kio nomigas la specion) kaj ankaŭ la beko estas verda. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj kaj striitaj supre.
La bluvizaĝa malkohao manĝas varion de insektoj, raŭpoj kaj etaj vertebruloj. Ĝi eventiale manĝas berojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Phaenicophaeus viridirostris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
- Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6