Saltu al enhavo

Boĵidar Leonov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boĵidar Leonov
Persona informo
vdr

Boĵidar LEONOV (cirile Божидар Леонов), estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio . En la oficperiodoj 1971-1974 kaj 1974-1977 li reprezentis sian landan asocion en la Komitato de UEA. Profesoro kaj habilitiĝinta doktoro, li poste interalie en 1981 kaj 2004 per prelegoj partoprenis en la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST). Li estas rektoro de la privata "Internacia Universitato Karlovo", kiu instruas ankaŭ en Esperanto, pro kio la lingvo estas deviga studobjekto, kaj funkcias kiel prezidanto de la bulgaria sekcio de la politika movado Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE). En la kongresa libro de la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) de 1981 publikiĝis lia eseo "Bazaj principoj de scienc-teknika kaj patent-teknika informado". Li ankaŭ aktivis en la kampoj de kristanismo, ortodoksio, patentoj kaj internacia juro, turismo, ekologio, kaj edukado.

Li estis iniciatinto kaj organizanto de ununuraj en la mondo Simpozioj por Apliko de Esperanto en Profesia Agado (AEPA), kiujn partoprenis tiel fakuloj esperantistoj, kiel same fakuloj neesperantistoj el multaj sciencaj fakoj kun samtempa tradukado de iliaj referaĵoj en kaj el Esperanto. Tuj post ili okazadis ankaŭ religiaj seminarioj “Religio kaj Esperanto”. La AEPA-simpozioj por unua fojo en la mondo enkondukis Esperanton en la sciencon por neesperantistoj kaj lia laboro estis rekonita de la Vicprezidento de la Respubliko Bulgarujo s-ino Margarita Popova, kaj li estis distingita per speciala diplomo de la Prezidentejo.  Li estis same refondinto de la Internaciaj Festivaloj de E-Parolo kaj Kanto, kiuj okazas ĉiuprintempe en la komenco de aprilo[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (eo) Johan Derks, Kroniko de Balkanio - Antologio de Balkana Verda Stelo 2015 - 2017, paĝo 24