Saltu al enhavo

Bob Whitehead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bob Whitehead
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1953 (1953-11-01) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo programisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Robert A. WHITEHEAD (n. la 1-an de novembro 1953) estas usona videoluda programisto kaj entreprenisto. Dum li laboris ĉe Atari, Inc., li interalie kreis du el la naŭ lanĉaj titoloj por Atari 2600: Blackjack kaj Star Ship. Post kiam li forlasis Atari, li kunfondis la triapartan videoludan ellaboranton Activision, poste Accolade. Li forlasis la videoludan industrion meze de la 1980-aj jaroj.

Dum lia Atari-periodo, li kaj liaj kunlaborantoj David Crane, Larry Kaplan, kaj Alan Miller iĝis neformale konataj kiel la "Bando de Kvar", grupo de ellaborantoj kiuj sentis sin nesufiĉe kompensitaj por sia laboro malgraŭ esti kolektive respondecaj pri 60 procentoj de la profitoj de la kompanio el VCS-kartoĉaj vendoj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . The History Of Activision. Gamasutra (July 30, 2007). Arkivita el la originalo je August 19, 2019. Alirita September 27, 2019.