Saltu al enhavo

Bohemia Siberio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohemia Siberio
Geografia regiono
regiono [+]

LandoĈeĥio
- koordinatoj49° 34′ 19″ N, 14° 39′ 49″ O (mapo)49.571973114.6635375Koordinatoj: 49° 34′ 19″ N, 14° 39′ 49″ O (mapo) [+]


Bohemia Siberio (Ĉeĥio)
Bohemia Siberio (Ĉeĥio)
DEC

Map
Bohemia Siberio
vdr
Pejzaĝo de Bohemia Siberio, en fono monto Mezivrata

Bohemia Siberio estas markigo por regiono en Mezbohemia regiono, sur dislimejo kun Sudbohemia regiono, inter Miličín kaj Votice. Oni diras tiel al montarĉeno de monto Čeřenská hora (664 m), tra Větrov (676 m), Mezivrata (713 m) al Kalvárie (698 m) kaj Šibeník (656 m) ĉe Miličín. Laŭ geomorfologia membrigo de Ĉeĥio tiu ĉi regiono estas konsisto de Miličínská vrchovina.

Kiel aŭtoro de la nomo estas konsiderata ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto Jan Herben. Tiu uzis la nomon en la jaro 1907. En felietono Herben priskribas siajn spertojn, kiam li kun pentristo Antonín Slavíček ekiris el antaŭprintempa Prago por kontroli someran sidejon de Herben kaj en Hostišov atendis ilin neĝblovaĵoj, frostiga vento kaj neĝoŝtormo.

La limigo de Bohemia Siberio estas proporcie nedifina. Kiel ĝia kerno estas konsiderataj la jenaj municipoj: Votice, Jankov, Ratměřice, Neustupov, Smilkov kaj Miličín. En pli vasta koncipo estadas al Bohemia Siberio vicigataj municipoj ĉirkaŭ Blaník (Zvěstov, Libouň, Louňovice pod Blaníkem, Načeradec, Pravonín), ĉirkaŭaĵo de urbo Sedlec-Prčice kaj iam ankaŭ Mladá Vožice.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]