Bohousová
Bohousová | |
germane Bouschow | |
vilaĝo | |
Ligna sonorilturo
| |
Oficiala nomo: Bohousová | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Administra municipo | Záchlumí |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Suborlica montetaro |
Domoj | 70 |
Rivero | Divoká Orlice |
Situo | Bohousová |
- koordinatoj | 50° 05′ 12″ N 16° 23′ 05″ O / 50.08667 °N, 16.38472 °O (mapo) |
Katastro | 4,98 km² (498 ha) Bohousová |
Loĝantaro | 152 (2021) |
Denseco | 30,52 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1543 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 561 86 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Bohousová (germane Bouschow) estas vilaĝo en distrikto Ústí nad Orlicí en Regiono Pardubice, Ĉeĥio. La vilaĝeto estas parto de municipo Záchlumí. Vivas ĉi tie 152 loĝantoj (2021). Kondukas ĉi tie fervojlinio Týniště nad Orlicí - Letohrad.
Mito
[redakti | redakti fonton]Estas legendo, ke Bohousová ekestis en la jaroj 1469-1470 post batalo inter reĝo Georgo el Poděbrady, ĉeĥaj batalantoj el Litice kaj hungara militistaro. Ĉeĥoj venkis kaj kun ĝojkriado "Bohu sláva" (Gloro al Dio) revenadis al burgo Litice. Poste estis fondita vilaĝo, kiun oni alnomis "Bohu-slava - Bohusová - Bohousová". Alia versio estas, ke la vilaĝon oni alnomis laŭ Bohuš, posedanto de la sinjorejo Žampach "Bohušová - Bohusová - Bohousová".
Origine estas Bohousová rememorata en la jaro 1514, kiel apartenaĵo de la sinjorejo Žampach. Pli malfrue aĉetis ĝin Karel pli aĝa el Žerotín kaj alligis ĝin al la sinjorejo Brandýs. Al tiu ĝi apartenis ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1849. De ĉiam oni en Bohousová ne faris servutajn laborojn, anstataŭ tio oni nur pagis tributojn. Loĝantoj de la vilaĝo vivtenis sin per agrikulturado, kiel ministoj en ŝtonminejoj en Litice kaj multaj per plektado de puntoj.
En Bohousová naskiĝis en la jaro 1829 ĉeĥa verkisto kaj poeto Alois Potěhník, paroĥestro en Častolovice.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 321 |
1880 | 365 |
1890 | 385 |
1900 | 373 |
1910 | 353 |
1921 | 331 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 324 |
1950 | 221 |
1961 | 234 |
1970 | 201 |
1980 | 183 |
1991 | 192 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 168 |
2011 | 161 |
2021 | 152 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kampanileto
[redakti | redakti fonton]En Bohousová estis jam en la jaro 1770 atestita ligna kampanilo, seslatera. Apud ĝi estis en la jaro 1816 starigita monumento al finiĝo de napoleonaj militoj kaj en 1848 estis enplantitaj tri tilioj, kiuj ĉi tie estas ankoraŭ nuntempe. En la regiono estas kutimo, ke kampanilojn konstruis la komunumoj kaj tiuj ankaŭ zorgas pri bontenado de ili. La origina sonorilo estis konfiskita en la unua mondmilito. La nova sonorilo estis aĉetita tuj post la milito. Bedaŭrinde ankaŭ tiun konfiskis germanoj en la jaro 1942. La kampanilo estis riparita per volontula laboro en la jaro 1982 kaj ankaŭ nova sonorilo estis prizorgita.
Statuoj
[redakti | redakti fonton]- Statuo de Madono estas el la jaro 1830.
- Ŝtona krucifikso devenas el la jaro 1816.
|