Saltu al enhavo

Bolandanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bolandanoj, aŭ pli oficiale Societo Bolandana (latine: Societas Bollandistarum; france: Société des Bollandistes) estas romkatolika kongregacio de teologoj, historiistoj kaj filologoj, fondita de Belgiaj jezuitoj (sed nun havanta ankaŭ ne-jezuitajn membrojn), daŭrigantaj la hagiografiajn laborojn komencitajn en la 17ª jc de Johano Bolando, celantajn kolekti kaj redakti ĉiujn datumojn pri la romkatolikaj sanktuloj per la historiaj metodoj kaj kritiko de la fontoj.

La plej grava publikaĵo de la Societo estas «La agoj de la Sanktuloj» (Acta Sanctorum).

La Societo rezidas en Bruselo, ĝia organo estas la revuo «Analecta Bollandiana».

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Hippolyte Delehaye: L'Œuvre des Bollandistes à travers trois siècles (1615-1915), Bruselo, Société des Bollandistes, 1959.
  • Robert Godding, Bernard Joassart, Xavier Lequeux, François De Vriendt, De Rosweyde aux Acta Sanctorum. La recherche hagiographique des Bollandistes à travers quatre siècles, Bruselo, Société des Bollandistes, 2009.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]