Bolhás
Etoso
Bolhás [bolhAŝ] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Nagyatád. La loknomo signifas: pula.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8a/Bolh%C3%A1s%2C_l%C3%A9gi_fot%C3%B3.jpg/220px-Bolh%C3%A1s%2C_l%C3%A9gi_fot%C3%B3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3e/Bolh%C3%A1s%2C_templom.jpg/220px-Bolh%C3%A1s%2C_templom.jpg)
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 31 km²
- Loĝantaro: 480
- Poŝtkodo: 7517
- Telefonprefikso: 82
Situo[redakti | redakti fonton]
Bolhás situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo el Nagyatád, laŭ fervojo Kaposvár-Gyékényes. Nagyatád troviĝas 9, Csurgó 17 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el la 14-a jarcento laŭ tiama hungara ortografio "Bolhas". Post la mezepoko la turkoj dufoje detruis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, migra poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- kalvinana preĝejo de 1853
- romkatolika kapelo omaĝe al Ĉieliro de Dipatrino de 1867
- klasikisma nobeldomo de Tallián el la 1830-aj jaroj
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- www.vendegvaro.hu
- www.iranymagyarorszag.hu
- www.gyaloglo.hu